Sinagogo de Ostio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinagogo de antikva Ostio
בית הכנסת באוסטיה
sinagogoarkeologia loko
Loko
Ŝtato Roma Imperio, nun Italio

Geografia situo

41° 44′ 56″ N, 12° 17′ 19″ O (mapo)41.74888912.288611Koordinatoj: 41° 44′ 56″ N, 12° 17′ 19″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio judismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasika romia stilo
Konstruado 1-a jarcento
Specifo

Map

Ligiloj
vdr

La sinagogo de antikva Ostio, hebree בית הכנסת באוסטיה, estas la plej malnova templo de juda kultado en Okcidenta Eŭropo kaj unu el la plej malnovaj preĝejoj de la juda diasporo, poste nur ol la sinagogo de Deloso en Grekio.[1] Ostio- origine latine kaj itale Ostia - dum la antikva epoko estis la havena urbo de la antikva urbo Romo kaj eble ties unua kolonio. Nuntempe proksime de la antikva urbo estas moderna loĝloko samnomo, kiu apartenas al la urba teritorio de la moderna urbo Romo, kaj la antikvan loĝlokon oni nun nomas Ostia Antica. La ruinoj de la antikva havenurbo situas proksimume 23 kilometrojn sudoriente de la roma urbocentro ĉe la enfluejo de la rivero Tibero en la Mediteranean Maron. La nomo "Ostia" devenas de la latinaj vortoj os, „buŝo“ kaj ostium, „enirejo“ kaj celas la riveran enfluejon en la maron.

La restaĵoj de la sinagogo estis retrovitaj en 1961 dum la konstruado de la vojo inter Romo kaj la flughaveno Fiumicino. La elfosadoj de la ejo daŭris de 1961 ĝis 1977 sub la direkto de Maria Floriani Squarciapino, arkeologia inspektoro de Ostia de 1966 ĝis 1974.

La sinagogo etendiĝas sur 850 kvadrataj metroj kaj enhavas diversajn ĉambrojn kun malsamaj funkcioj: de la bakado de maco, tra la lavado por entombigo ĝis la kunvenejo por preĝoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]