Sizigio (astronomio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri astronomia fenomeno de sizigio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sizigio (apartigilo).

En astronomio, (kaj astrologio) sizigio (el la greka σύζυγος [suzugos]: kunliĝo, unuiĝo) estas laŭliniiĝo de tri (aŭ pli) ĉielaj korpoj. Ĝeneralsence, temas pri Tero, Suno kaj Lunoplanedo.

Sizigio estas do aŭ opozicio, kiam Tero estas inter la du aliaj astroj, aŭ konjunkcio, kiam Tero esta la unua (aŭ tria) sur la vico.

La sunaj kaj lunaj eklipsoj okazas je la sizigioj de la sistemo Tero-Luno-Suno. Oni parolas ankaŭ pri sizigio por la novluno kaj plenluno, kvankam ne estas perfekta sizigio. Plej fortaj tajdoj (vivaj tajdojsizigiaj tajdoj) okazas dum sizigioj.