Skolt-samea lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Skolt-samea (sää´mǩiõll)
Parolata en: Finnlando, Rusio
Parolantaro: 400
Genetika
klasifiko:
Urala

 Finn-Ugra
  Finna-samea
   Sameaj lingvoj
    Skolt-samea

Oficialeco
Oficiala lingvo en: Komunumo Inari en Finnlando.
Lingvaj kodoj
ISO 639-1
ISO 639-2 sms
SIL LPK
La areo de la skolt-samea havas la numeron 6 sur la mapo.

La skolt-samea lingvo estas unu el la sameaj lingvoj parolata en Finnlando kaj Rusio. Plej multaj parolatoj de la skolt-samea devenas el la regiono Petsamo, kiu apartenis al Finnlando de 1920 ĝis 1944. Parto el ili (20-30) loĝas ankaŭ en Rusio.

La skolt-samea estas skribata per latina alfabeto:

A/a, Â/â, B/b, C/c, Č/č, Ʒ/ʒ, Ǯ/ǯ, D/d, Đ/đ, E/e, F/f, G/g, Ǧ/ǧ, Ǥ/ǥ, H/h, I/i, J/j, K/k, Ǩ/ǩ, L/l, M/m, N/n, Ŋ/ŋ, O/o, Õ/õ, P/p, R/r, S/s, Š/š, T/t, U/u, V/v, Z/z, Ž/ž, Å/å, Ä/ä.