Skotarske

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skotarske, ukraine Скотарське, hungare Kisszolyva [kiŝsojva] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Volovec. Skotar signifas slave: bredisto.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Volovec en Transkarpatio

Bazaj informoj

Situo

Skotarske situas proksime de la pola landlimo laŭ rojo.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1607 en formo "Szkotárszka". Komence paŝtistoj, bredistoj vivis tie. En 1889 la vilaĝo unuiĝis kun Szvalyavka [svaljavka]. La nova loknomo iĝis Kisszolyva. En 1910 vivis tie 1085 loĝantoj, (885 rutenoj, 120 germanoj, 80 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Alsóverecke, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Skotarske. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj