Slavik Ivanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Slavik (Vjaĉeslav) Ivanov estas esperantisto el la suda parto de Rusio, urbo Vladikavkaz. Li naskiĝis la la 20-an de majo 1978. Nun li laboras en Sankt-Peterburgo. Slavik estas edziĝinta kaj patriĝinta. Li laboras kiel universitata instruisto en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, instruas Esperanton ĉeeste kaj, de tempo al tempo, aktivas en diversaj IT-projektoj kiel Interret-ĵurnalisto, redaktoro aŭ programisto.

Movade li estis B-komitatano de UEA (ĝis la 92-a UK en 2007), membro de REU, UEA, BEMI kaj E@I, redaktoro de la ruslingva novaĵservo Esperanto novosti (Esperanto-novaĵoj) kaj ties aktiva dulingva forumo. Li kungvidas la du grandajn grupojn pri Esperanto en la furora rusia socia reto VK.com (vKontakte).

En 2010 li aktive partoprenis la internacian Rusian Esperanto-Kongreson (REK) en Peterburgo, interalie gvidinte tie kunvenon pri Vikipedio kaj prezento de rusiaj temoj en ĝi.

En 2004 li jam estis ĉeforganizanto de la peterburga parto de tiujara 60-a IJK en Rusio.

Iom rande de la movado li partoprenas evoluon de lingvaj festivaloj kaj, interalie, organizis la unuajn tri lingvajn festivalojn en Peterburgo (2007, 2008 kaj 2009).

Krom la Esperanta Vikipedio, li aktivas ankaŭ en la Ruslingva Vikipedio kaj mem fondis la Osetan Vikipedion.

Eksteraj ligiloj