Sociala kredito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sociala kredito estas ekonomika ideologio kaj socia movado, kiu aperis komence de la 1920-aj jaroj. Ĝi origine estis ekonomika teorio ellaborita de la skotlanda inĝeniero Clifford Hugh Douglas en 1918. La esprimo "sociala kredito" devenis de lia deziro, ke la ĉefa celo de la mona sistemo ("kredito") estu la plibonigo de homa socio ("sociala"). La teorio estis subtenita de pluraj eminentaj ekonomikistoj, inkluzive de la Nobel-premiito Maurice Allais.

Principe la sociala kredito zorgas tiele, ke ĉiuj civitanoj de iu lando havu inter siaj manoj la tutan monon, kiu estas bezonata por aĉeti la tutajn varojn produktatajn de ili.

Tri kunligitaj eroj faras la socialan krediton:

1°) mono kreata sen ŝuldo, nek interezo, per la nacia banko, laŭ la bezonoj de la produktado;

2°) ĉiumonata dividendo al ĉiu civitano, dungita aŭ ne, de la naskiĝtago ĝis la morto;

3°) repagita diskonto ĉe la detalkomerca prezaro.

La sociala kredito tute ne bezonas naciigi la firmaojn, nek la bankojn, ĝi estas nur bonordo en mono, sub la kontrolo de la sendependa nacia banko: ĉiuj privataj aferoj senŝanĝe restas privataj.

Impostoj ne plu estas necesaj: la nacia banko pagas la konstruadon de stratoj, pontoj, hospitaloj, lernejoj, ktp... laŭ la kapableco de la nacia produktado en tiuj fakoj.

Samtempe inflacio kaj deflacio malaperas pro la mona ekvilibro daŭre garantiita de la repagita diskonto.

La senkondiĉa ĉiumonata dividendo forigas malriĉulecon: se la homo estas dungata kiel laboristo, li aldonas sian salajron al sia dividendo.

Ju pli la maŝinoj anstataŭas la homojn en la firmaoj, des pli la dividendo plialtiĝis por anstataŭi la perditan salajron. La teĥnika progreso nun estas bonaĵo por la homoj, kaj ne plu malamiko.

Danke al la stabileco de la mono, la internacia komerco plifaciliĝas.

Pro la premado de gravaj tutmondaj bankistoj, la gazetaro, la televido, la plimulto da ekonomikistoj, la universitato, la registaroj silentas pri ĝi. Oni ne devas konfuzi la veran socialan krediton kun politikaj partioj, kiuj nomiĝas per la sama titolo: laŭ ĝia kreinto, sociala kredito kaj politika partio ne akordeblas.

Por ke la civitanoj havu ĝin, ili devas kuniĝi kaj peti ĝin kune al la estanta registaro, ne gravas kiu politika partio regas la landon.

Oni kutime resumas ankaŭ la socialan krediton, kiel la kristanismo aplikata al la ekonomiko, aŭ kiel la ekonomika demokratio. Danke al ĝi la mono servas la tutan homaron, ne sole la gvidantajn klasojn.

Vidu plie angle ĉe http://douglassocialcredit.com aŭ plurlingve ĉe http://www.michaeljournal.com