Sondershausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geografio > Eŭropo > Germanio > Turingio > Sondershausen < urbo


Sondershausen [sondeshaŭsn] estas urbo en la nordo de la germana federacia lando Turingio. Ĝi etendiĝas en la valo inter la montaroj de la Wipper Hainleite en la sudo kaj la nordo Windleite.

Ĝi evoluis en la 8-a jarcento el franka setlejo kaj estis unuafoje dokumente menciita en la jaro 1125. Ekde 1356 la dinastio Schwarzburg regis en la urbo kaj ĝi fariĝis rezidejo de la princaro Schwarzburg-Sondershausen.

Sondershausen estas grava centro de la muziko, kun grandaj tradicioj: la komponistoj Max BRUCH, Franz Liszt kaj Max REGER agadis tie, same kiel la muziksciencisto Hugo Riemann.

Iom da statistiko:

  • Situo: 51°22' NO, 10°52' OR
  • Loĝantaro: ĉ. 22.641 (en januaro 2003)
  • Areo: 73,55 km2
  • horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Turismaj celoj en la urbo kaj en la ĉirkaŭaĵo

Gefiloj de la urbo