Soneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Soneto (de la okcitana vorto sonet kaj la itala vorto sonetto; ambaŭ signifas 'kanteto') estas kvardeklinia versformo kun striktaj reguloj pri rimo kaj ritmo, tre populara en la okcidenta literaturo.

Formo

Soneto konsistas el 14 versoj grupigitaj en kvar strofoj, nome du kvarversaĵoj kaj du triversaĵoj. La poeto ordinare grupigas la versojn kaj ideojn en du malsimilajn duonojn. Kiel precize li faras tion, dependas de la tradicio: ĉu unuaflanke la ok versoj de la kvarversaĵoj kaj duaflanke la ses versoj de la triversaĵoj; ĉu unuaflanke la dekunu de la kvarversaĵoj kaj de la unua triversaĵo kaj duaflanke la tri de la lasta triversaĵo. La rimo estas klasike laŭ skemo abba abba cce dde (foje ded por la lasta; kaj foje abab por la unuaj), sed ekzistas pluraj aliaj formoj.

Ekzistas speciala versio, la ŝekspira soneto kiun ĉu inventis ĉu popularigis William Shakespeare, ĉe kiu la 14 versoj formas tri strofojn de po kvar versoj, kiuj kontrastas al la fina duversa 4a strofo.

Tute speciala variaĵo estas la soneto-krono, ĉe kiu unu soneto konsistas el la 14 unuaj versoj de l' ceteraj sonetoj de la ciklo.

Historio

La origino de la soneto estas la Italujo de la dektria jarcento, kie verŝajne inventis ĝin kortegano de la Imperiestro Frederico la 2a, eble Giacomo da Lentini. La plej fama frua sonetisto tamen estis Francesco Petrarca, kies Canzoniere (Kantaro) plejparte konsistas el sonetoj. Ankaŭ Giovanni Boccaccio kaj Dante Alighieri verkis multe da sonetoj.

La formo disvastiĝis dum mezepokaj tempoj de Italujo al la cetera okcidenta Eŭropo eĉ antaŭ la komenco de la renesanco (15a jarcento). En Hispanio disvastigis ĝin Garcilaso de la Vega dum la 16a jarcento, kaj aliaj famaj sonetistoj estis ekzemple William Shakespeare (Britujo), Pierre de Ronsard (Francujo), Martin Opitz (Germanujo), Pieter Corneliszoon Hooft (Nederlando), Francisco de Quevedo (Hispanujo) kaj Jan Stanisław Skorupski (Pollando).

En Esperanto

Jam de la komenco oni tradukis sonetojn el naciaj literaturoj al Esperanto, ekzemple de Theophile Gautier, Hviezdoslav, F. Preseren, M. Under, ktp.

Same, tre elstaraj esperantistoj verkis sonetojn en Esperanto, kiel Mikaelo Bronŝtejn, Geraldo Mattos, Valentin Melnikov, Kálmán Kalocsay, Jan Stanisław Skorupski (kiu aperis pro siaj sonetoj verkitaj paralele en Esperanto kaj en la pola lingvo en la jaro 1997 en la Guinness-libro de rekordoj (germanlingva eldono 1997), kiel la poeto, kiu verkis la plej multajn sonetojn iam ajn en la historio de la monda literaturo), kaj multaj aliaj.