Soubey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Soubey
Blazono de Soubey
Soubey
Kantono Ĵuraso
Distrikto Franches-Montagnes
Koordinatoj  47°18′35″N 7°3′0″O  /  47.30972°N, 7.05°O / 47.30972; 7.05 (Soubey)Koordinatoj: 47°18′35″N 7°3′0″O  /  47.30972°N, 7.05°O / 47.30972; 7.05 (Soubey)
Nombro de enloĝantoj 153
Areo 13,51 km²
Alteco 476 m super marnivelo
Poŝtkodo 2887
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Soubey

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Soubey estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 153 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Soubey situas ĉe la bordo de la rivero Doubs, norde de la altebenaĵo de la Liberaj Montoj. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝetoj Lobchez ĉe la suda bordo de Doubs, Chercenay kaj Froidevaux sur terasoj norde de la rivero kaj Clairbief ĉe la limo al Francio proksimume 4,5 km okcidente de la ĉefvilaĝo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Soubey limas en nordo al Burnevillers (Francio), en nordoriento al Clos du Doubs, en oriento al Montfaucon, en sudo al Les Enfers, en okcidento al Saignelégier, kaj en nordokcidento al Indevillers (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Soubey situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al St. Ursanne, kaj krome de Soubey dufoje tage cirkulas buslinio al Montfaucon kaj Saignelégier.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Soubey datiĝas el la jaro 1340 kiel Subeis.[1]

Dum mezepoko Soubey apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Soubey apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la komunumon Soubey al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Soubey apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Teksto pri arto kaj kulturo en la retejo de la komunumo

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Soubey