Stanisław Lem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanislao Lem

Stanisław LEM (pole: Stanislao Lem) (naskita la 12-an de septembro 1921 en Lvivo; mortinta la 27-an de marto 2006 en Krakovo) estis pola verkisto de satira kaj filozofiema sciencfikcio. Liajn librojn oni tradukis en 41 lingvojn. Vendiĝis pli ol 27 milionoj da ekzempleroj.

Lem naskiĝis en Lvovo (tiam en Pollando, nun en Ukrainio) kiel filo de kuracisto Samuel Lem kaj Sabina Woller. Li studis medicinon en la Universitato de Lvovo kaj la Jagelona Universitato en Krakovo, sed interrompis la studadon pro la invado de la nazioj dum la dua mondmilito. Tiam Lem laboris kiel aŭtoriparisto kaj veldisto, kaj aniĝis al la kontraŭgermana rezistantaro. Je la fino de la milito Pollandon okupis la Ruĝa Armeo kaj la landon dum 45 jaroj regis fortoj strikte ligitaj al Sovetunio. En 1946 Lem transloĝiĝis al Krakovo kaj finis sian studadon. Li laboris kiel helpanto en scienca esplorejo kaj komencis verki novelojn dum la libertempo.

Stanislao Lem estis kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Li estis premiita per honora membriĝo al la asocio Science Fiction and Fantasy Writers of America (SFWA) en 1973, sed la premio estis forprenita en 1976 pro liaj komentoj pri lastatempa sciencfikcia literaturo; li priskribis ĝin kiel malplene elpensitan, aĉe verkitan, kaj zorgantan pli multe pri vendokvanto ol pri ideoj aŭ literatura novigo. SWFA poste proponis al li normalan membriĝon, sed tion li rifuzis.

Verklisto

  • 1987Paco sur la Mondo (Pokój na Ziemi)
  • 1983Kongreso futurologia (Kongres futurologiczny)
  • 1968Rakontoj pri piloto Pirks (Opowieści o pilocie Pirxie)
  • 1968Voĉo de Li (Głos Pana)
  • 1965Ciberiado (Cyberiada)
  • 1961Solaris (filmigita de Andreo Tarkovski (Sovetio) en 1971 kaj de Steven Soderbergh (Usono) en 2002)
  • 1959Edeno (Eden)
  • 1957Kronikoj stelaj (Dzienniki gwiazdowe)
  • 1955Malsanulejo de transformiĝo (Szpital przemienienia) (la unua romano de Lem, ne sciencfikcia, sed iom aŭtobiografia). En 1978 estis farita de Eduardo Zebrovski filmadapto Malsanulejo de transformiĝo.

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj