Stanisław Karolczyk

El Vikipedio

(Alidirektita el Stanislaw Karolczyk)
Saltu al: navigado, serĉo

Stanisław KAROLCZYK, ankaŭ konata sub la pseŭdonimo Eska (naskiĝis en la 14-a de aprilo 1890, en Lodzo, Pollando, kaj mortis en 1966) estis pola oficisto kaj esperantisto. Karolczyk eklernis Esperanton en 1907 kaj poste tre aktivis en la pola Esperanto-movado. Li estis la prezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj kelkajn jarojn redaktoro de Pola Esperantisto. Li tradukis multe da verkoj de polaj aŭtoroj kaj sub la kaŝnomo "Eska" verkis originalajn poemojn en diversaj gazetoj. En la jaro 1912 aperis la verko Unuaj agordoj, eldonita kune kun Stanisław Zygmunt Braun.

Sep poemoj de Karolczyk eniris la libron Esperanta Antologio.


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).