Steinberg (Wadern)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steinberg
komunumoparto en Germanio • komunumo en Germanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 66687
Demografio
Loĝantaro 971  (2022) [+]
Loĝdenso 210 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 34′ N, 6° 51′ O (mapo)49.56926.84944Koordinatoj: 49° 34′ N, 6° 51′ O (mapo) [+]
Alto 388 m [+]
Areo 4,63 km² ( 463 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Steinberg (Sarlando)
Steinberg (Sarlando)
DEC
Steinberg
Steinberg
Situo de Steinberg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Steinberg (Wadern) [+]
vdr

Steinberg estas urboparto de la urbo Wadern en la distrikto Merzig-Wadern situanta en la norda parto de la Sarlando. La loko situas en Schwarzwälder Hochwald kaj estas parto de la mozelfrankonia lingvoteritorio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

la situo de Steinberg en Wadern.

Steinberg situas ĉirkaŭ 370 m super la marnivelo. La urboparto troviĝas ĉe deklivo. La ruĝa-blanka turo de la sendilo Teufelskopf sur la 695,0 m alta Teufelskopf, la plej alta monto de la arbara dorso supre de Steinberg, estas jam de malproksime videbla. La regiono estas tre riĉa je arbaroj kaj tial tre taŭgas al migrado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Steinberg okazis en la Trevira Urbar (impostregistro) el la jaro 1200. Laŭ trovaĵoj la frankoj verŝajne ondis la vilaĝon ĉirkaŭ la 13a jarcento. La loko apartenis pli frue al la Elektoepiskopujo Treviro kaj estis parto de la Amt Grimburg.

Steinberg apartenis ĝis la fino de la Unua Mondmilito al la distrikto Merzig, kiu apartenis al la prusa distriktaro Treviro. La distrikto Merzig venis rezulte de la Traktato de Versajlo en la jaro 1920 sub la administrado de la Ligo de Nacioj kune kun la tuta Sarlando, sed escepte de malmultaj altaj regionoj, al kiu ankaŭ apartenis Steinberg. Tiu parto restis sub la nomo „Restkreis Merzig-Wadern“ (restanta distrikto Merzig Wadern) ĉe la distriktaro Treviro. La administrejo de la restanta distrikto troviĝis en Wadern. Post la Dua mondmilito ankaŭ la restanta distriktparto venis sub franca administrado.

Je la 1a januaro 1957 la Sarlando kaj ankaŭ Steinberg fariĝis denove parto de Germanujo. Kadre de la sarlanda regiona kaj administra reformo la ĝis tiam memstara komunumo venis 1978 al la urbo Wadern.[1][2]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ortsrat[redakti | redakti fonton]

Laŭ la komunumpartaj balotoj je la 25a majo 2014:

  • SPD: 61,6 %, 6 seĝoj
  • CDU: 38,4 %, 3 seĝoj

Blazono[redakti | redakti fonton]

La blazono – designita de Willy Weinen – havas jenajn partojn: supre dekstre sur arĝento ruĝa kruco, la blazono de la Elektoepiskopujo Treviro, kiu rememorigas pri la antaŭa aparteno de la loko al Treviro. La nigra Andrea Kruco sur oro maldekstre estas la blazono de la sinjoroj de Saarbrücken, Grimburg kaj Dagstuhl. Tiu rememoras la apartenon de Steinberg al la iama „amto“ Grimburg. Meze simbolas la arĝentan abion la verdon de la arbara mastrumado en la iama forstejo Hubendorf Steinberg. En la malsupra parto estas nigra trimonto sur oro kaj arĝento. Ĝi simbolas la nomon Steinberg kun siaj tri montoj Rodelberg, Bremerkopf kaj Faidenberg.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

la paroĥa preĝejo en Steinberg estis konstruata en 1953.
rigardo en la internon de la preĝejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Neugliederungsgesetz – NGG vom 19. Dezember 1973, § 34, veröffentlicht im Amtsblatt des Saarlandes 1973, Nr. 48, S. 855 (PDF Seite 27; 499 kB)
  2. BibISBN 3170032631 paĝo 804f