Sten Liljedahl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sten Liljedahl
Persona informo
Naskiĝo 1871
en Svedio
Morto 1924
en Stokholmo, Svedio
Lingvoj svedaIdo
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo idisto
vdr

Sten LILJEDAHL (1871-1924),[1] vivinta en Stokholmo, estis sveda dentisto, internaciisto kaj idisto. Li de 1921 ĝis 1923 funkciis kiel trezoristo kaj de 1923 ĝis 1925 estis elektita kiel prezidanto de la Unio de la lingvo internacia Ido,[2] sialingve nomita Uniono di la Linguo Internaciona Ido, kvankam lia morto pli frue finigis la prezidantecon. Plej konata li tamen probable estas pro verkado de la teksto de la Ido-himno, kantita laŭ la melodio de la Esperanto-himno La Espero de Félicien Menu de Ménil el 1909, kaj pro iuj pliaj modelaj poeziaj verkaĵoj en Ido.

Referencoj[redakti | redakti fonton]