Stepan Smal-Stotskyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Smal-Stotskyi, filologo kaj politikisto

Stepan SMAL-STOTSKYI (ukraine: Степан Смаль-Стоцький; naskiĝinta la 8-an de januaro 1859 en Nemiliv/ Lviva provinco, mortinta la 17-an de aŭgusto 1938 en Prago) estis aŭstra-ukraina slavisto, politikisto kaj profesoro ĉe la Ĉernivca Universitato kaj ĉe Libera Ukraina Universitato en Prago.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Stepan Smal-Stotskyi venis de ukraina kamparana familio. Li frekventis mezlernejon en Lvivo. Post maturriĝekzamentrapaso en 1878, li studis slavistikon ĉe Ĉernivca Universitato ĉe Ignaz Onyszkiewicz. En 1883 li daŭrigis siajn studojn ĉe Universitato de Vieno kaj en 1884 doktoriĝis ĉe Franc Miklošič. En 1885 li iĝis lektoro kaj en 1893 plena profesoro pri rutenaj lingvo kaj literaturo en Ĉernivco. En 1894/95 kaj 1904/05 li dekanis.

Ekde 1893 li estis membro de la parlamento de Bukovino (deka balotperiodo) kaj de 1911 ĝis 1918 membro de la dua ĉambro de la aŭstria parlamento. En 1904 Smal-Stotskyi nomumita vicguberniestro de la Duklando de Bukovino. En 1918 li forlasis Ĉernivcon kaj venis al Prago, kie en 1919 li transprenis la postenon de sendito Uestukraina Popola Respubliko. En 1921 li estis nomumita profesoro pri ukraina lingvo kaj literaturo en ĉe Ukraina Libera Universitato en Prago. Fine de 1918 li iĝis membro de la Ukraina Akademio de Sciencoj.[2]

Graveco[redakti | redakti fonton]

Smal-Stotskyi disvastigis la uzon de la esprimo ukraina anstataŭ la antaŭa ruteno. Li elpensis unuigitan ukrainan (fonetikan) ortografion kune kun Nikolaus von Wassilko, kiu estis lanĉita en la lernejoj de la Danuba monarkio en 1893. Intencon krei du malsamajn (nordan kaj sudan) ukrainan skriblingvojn li ege kontraŭis. Literaturscience li priesploris la verkojn de ukrainaj verkistoj. La evoluo de la naciema movado multon ŝuldis al li: ekz. en la verko Bucovina rusă en 1897 li historiscience priskribis la historion de Bukovino en konekso de la Grafujo de Galicio-Volinio en komparo de aliaj slavaj ŝtatoj.

Smal-Stotskyi estis politike aktiva ekde sia junaĝo. En la Bukovina parlamento li estis gvidinta la junajn rutenojn en opozicio al la t.n. rusemuloj. Li gvidis Sojuz en Ĉernivco inter 1879 kaj 1882 kaj fondis la societojn Narodnij Dim, Bukovinskiij Bojan, Ruska Ŝkola (pri pedagogio). Smal-Stotskyi ankaŭ akvitis en al klubo Ruska Besida kaj instigis la establo de popolaltlernejoj kaj ekonomiaj kooperativoj. Li estis entombigita ĉe Rakowicki-tombejo en Krakovo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia filo Roman Smal-Stocki iĝis profesoro pri ukraina lingvo en la universitatoj en Prago (1923-1926), Varsovio (1926-1939) kaj ekde 1947 en Usono. Stepan Smal-Stotskyi estis la avo de la ukrain-kanada literaturisto Jurij Lutskyi.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Volodimir Kubiiovici (eld.): Енциклопедія українознавства, 10 vol., Life Young, Paris - New York, 1954-1989
  • Oleksandr Dobrjanski: Ștefan Smal–Stoțki – savant și om politic, ĉe Codrul Cosminului, Suceava, nova serio, nr. 5 (15), 1999, p. 316.
  • Життєпис академіка С. Смаль-Стоцького, ЗІФВ УАН, кн. 1. К. 1919;
  • Зб. Філологічної Секції на пошану сторіччя С. Смаль-Стоцького. ЗНТШ, vol. CLXXII. New York, 1969.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950. Volumo 12 (kolekto 58, 2005), p. 363-364
  2. Biografieto sur ukrainia parlamentpaĝaro