Stridorsa kampilorinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Stridorsa kampilorinko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Campylorhynchus
Specio: C. nuchalis
Campylorhynchus nuchalis
(Cabanis, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Stridorsa kampilorinkoStridorsa troglodito, Campylorhynchus nuchalis, estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko. Ĝi troviĝas en savanoj de norda Kolombio kaj centra Venezuelo. Ili loĝas en sekaj, ĉeriveraj arbaroj aŭ farmoj, kaj je alteco de ĝis 800 m.

Kooperativa reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Stridorsa kampilorinko allogis konsiderindan sciencan atenton ĉar ĝi estas bona ekzemplo de kooperativa reproduktado. Ili vivas en grupoj el 2 al 10 plenkreskuloj. El tiuj ununura paro reproduktiĝas, el kiu la ino ovodemetas komence de la pluvsezono (majo al septembro). Tamen ĉiuj membroj de la grupo partoprenas defende de la teritorio kaj manĝigante la idaron kaj en la nesto kaj post elnestiĝo. Ili estas studataj kiel nestohelpantoj.

La nereproduktantaj membroj de la grupo estas kutime idaro aŭ frataro de la nuna reproduktanta paro. Post unu aŭ du sezonoj, kutime la inoj abandonas la naskogrupon kaj aliĝas al alia nesto kiel helpantoj, tipe en najbara teritorio. Maskloj tamen kutime restas en sia naska nesto kaj se ili survivas heredas la postenon de reproduktanta masklo (kvankam je pregizaj cirkonstancoj ankaŭ ili povas disiĝi). Se la nuna reprodukta masklo mortas aŭ estas elpostenigita, la venonta plej aĝa masklo en la grupo kutime plenumas ties postenon.

Tiu reproduktanta sistemo povus esti evoluinta kiel rezulto de parencoselekto, sed krome estis montrita de Wiley kaj Rabenbold (1984) ke maskloj kiuj vicas por statuso de reproduktanta masklo povus esti evolua stabilanta strategio.

Kelkaj alvokoj de la Stridorsaj kampilorinkoj montras individuajn variantojn kiuj pluas el patro al ido. Temas pri ekzemplo de la formado de dialekto en birdokanto. La distingaj familiaj alvokoj povus esti uzataj por pluhavi socian kontakton inter membroj de la grupo de kooperativa reproduktado.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kiel espereble ĉe specioj kie ambaŭ seksoj kunzorgas idaron, la Stridorsaj kampilorinkoj montras malmulte da seksa dimorfismo en aspekto. Kiel ĉe aliaj trogloditedoj, ili estas mezgrandaj birdoj (17 cm longaj), grizbrunaj supre kaj pli helaj sube. Pli precize la kapo kaj nuko estas bruna, sed tre punktitaj je nigro; ĉiukaze videblas hela superokula strio, kiel ĉe aliaj membroj de la genro aŭ de la familio. En nuko kaj dorso videblas rimarkinda paralela vertikala striado hela kaj malhela, kio nomigas la specion klare en Esperanto, dum en la latina scienca nomo nuchalis aludas al la nuko kie ekas tiu striado. La flugiloj montras ripoze horizontalan striadon ankaŭ helmalhelan (4 strioj), dum sur la blankecaj subaj partoj estas nigraj punktoj kiuj plimalpli organiziĝas ankaŭ horizontale. La iriso estas blanka aŭ helflava. La supra makzelo estas nigra aŭ blunigra kun helaj bordoj. La suba makzelo estas grizeca, hela aŭ blanka. La gamboj kaj piedoj estas ardezgrizaj. Junuloj estas pli malhelaj.

Tiu specio povus esti konfuzata nur kun la Zondorsa kampilorinko, sed tiu montras ruĝflavan nuancon ĉe subaj partoj kaj tiu ĉi preferas pli aridajn teritoriojn.

La kanto estas serio de ĉirkaŭ 6 notoj ĉiufraze. La ĉefa paro kantas vigle pare kune elstare sur branĉo. Ili kantas stride kaj laŭvice. Kutime aliaj membroj de la grupo, ĝis 5 samtempe, aliĝas al la kantantaro. Ili uzas aliajn akrajn notojn por kontakti aŭ defendi agrese sian teritorion.

Habitato[redakti | redakti fonton]

La Stridorsa kampilorinko loĝas en malferma arbaro aŭ makiso, ĉu arida aŭ duonhumida; ankaŭ en ĉeriveraj arbaroj. En Kolombio, la habitato estas tre diversa kaj tiele ili okupas samtempe tre sekajn zonojn kaj tre humidajn regionojn, sed ili instaliĝas ĝenerale en pli sekaj zonoj ol la Zondorsa kampilorinko. Oni trovas ilin ofte ĉe akvo. Tiu birdo estas endemia de nordokcidenta Sudameriko. Pli precize el norda Kolombio (Provinco de Cordoba) ĝis norda Venezuelo, iom oriente de la delto de la rivero Orinoko el marnivelo ĝis 800 m. Spite relativa malamplekso de la areo, ekzistas geografiaj variantoj kaj tri subspecioj oficiale agnoskitaj: C. n. nuchalis, tipa raso (orienta kaj centra Venezuelo). C. n. brevipennis (karibia marbordo de Venezuelo) C. n. pardus, pli okcidenta raso (kariba marbordo de Kolombio kaj valo de la Magdalena).

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La ĝenerala kutimaro estas tipa de la genro Campylorhynchus. Temas pri bruema kaj memmontrema birdo, maltimema. Ili serĉas nutraĵojn (ĉefe senvertebrulojn) en malalta vegetaĵalaro kaj sur arbotrunkoj. Ili montras certe la plej sociajn morojn kaj plej kompleksan reproduktadon inter ĉiuj specioj de trogloditedoj. Temas pri koopera kaj poliandra reproduktanto, kiu vivas en grupoj kiuj povas atingi la 14 individuojn defendantaj kolektive teritorion de 1 al 4 hektaroj. La grupon hegemonias ĉefa paro konstituita de la duo de kantantoj. Nur ili pariĝas. La resto de la grupo estas formata grandparte de nematuruloj gefiloj de la ĉefa paro kiuj ankoraŭ ne disiĝis. La plej parto de birdoj partoprenas en la reproduktado nur kiel helpantoj. La aliron al statuso de reproduktulo donas la aĝo.

La sukceso de la reproduktado dependas de la nombro de helpantoj. Duan ovodemetadon faras nur la paroj kiuj ĝuas de almenaŭ du helpantoj. Junuloj restas ĉe la naskogrupo dum ĉirkaŭ unu jaro. Ĉiuj inoj kaj granda parto de maskloj disiĝas al najbaraj grupoj. La maskloj kiuj restas povas poste supreniri al posteno de reproduktulo.

Eventualaj predantoj suferas kolektivajn defendajn atakojn fare de la plejparto de la membroj de la grupo. La grupoj kapablas diference rekoni la kantojn de najbara grupo kaj de fremda grupo kun teritoriaj deziroj. La unuaj ricevas ĝenerale malpli energian reagon.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Estas dutipaj nestoj. Se la propraj trogloditoj konstruas ĝin, temas pri senorda amasa strukturo kun kupolo konstruita el herbo kaj aliaj fibroj kaj kovritaj per plumoj. Ili estas ĝenerale en arboj aŭ palmoj je diversa alto el 2 al 10 m fine de malforta branĉo por eviti predadon de simioj. Tre ofte krome tiu specio okupas pendantajn nestojn de aliaj specioj kiaj ruĝafruntaj sinalaksoj aŭ tiranedoj de la genro Pitangus. Tiam ili rearanĝas la nestojn kaj rekovras ilin per plumoj.

La ino demetas 4 purblankajn ovojn je la komenco de la pluvsezono. Nur la ino kovas dum 18 al 21 tagoj. La junuloj estas manĝigataj de la tuta grupo kaj elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 19 tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]