Strukovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strukovci, hungare Sűrűház estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Puconci. Ĝis fine de la 19-a jarcento la oficiala loknomo estis Sztrukóc, poste pro hungariga politiko ĝi ricevis novan hungarecan nomon.

Municipo Puconci en Slovenio, kie Strukovci troviĝas
Dosiero:Spomenik Štefanu Küzmiču.png
Monumento en Strukovci

Bazaj informoj

Situo

Strukovci situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo.

Historio

La unua mencio devenis el 1365 en formo "Ztrykolch". En 1600 la turkoj okupis la vilaĝon kaj apartenis al la Osmana Imperio ĝis fine de la jarcento. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1973 kaj en 1993 vilaĝaj festegoj okazis.

Fontoj

  • hungara kaj slovena Vikipedioj
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.geopedia.si