Studia Teatro (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
50.9491111.34978

Studia Teatro (germane: Studiotheater Belvedere Weimar; adreso: Schloß Belvedere 14) troviĝante apud Kastelo Belvedere en Vajmaro, Germanujo, estas institucio de la Liszt-muzikaltlernejo. Oni kromnomas ĝin Wagnerhaus je honoro de Richard Wagner.[1] Estante iom for de la t.n. Kavaliraj domoj ĝi lokas en areo de iama menaĝerio.

Studia Teatro, Vajmaro

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa teatra ejo havas horizontalan projekciaĵn en Ho-formo. Supre de la portalo de la meza avankorpo estas granda arka fenestro kaj triangula gablo. La aspekto estas historiisma, kun groptegmentoj. Laŭ la arĥitekto Hermann Henselmann la ejo estis nomata henselmann-aĵo fare de Hans-Joachim Leithner.[2] Estis Henselmann unua estro de Bauhaus-Universitato Vajmaro post 1946 realiganta siafunkcie konceptojn de socialisma realismo.[3] Laŭ ordono de la sovetia administrado SMAD oni starigis tie ĉi novan ejon laŭ planoj de Henselmann. Inter la antaŭulaj domo estis atelieraĵo de 1855 kiu ŝanĝiĝis en la 1920-aj jaroj je gimnastikejo por policanoj.[4] De la antaŭula komplekso verŝajne postrestis nur la portala ero.

Historio teatra[redakti | redakti fonton]

La unua institucio nomiĝis Deutsches Theaterinstitut Schloß Belvedere (DTI) estante parto de la Liszt-altlernejo. En oktobro 1947 SMAD ordonis ties memstarigon. La de Ottofritz Gaillard, Otto Lang kaj Maxim Vallentin fondita aktora sekcio ĉe la muzikaltlernejo iĝu propra instituto por la trejnado kun metoda renovigo laŭ socialismaj doktrinoj. En 1948 rezultiĝis el tio Deutsches Theaterinstitut Weimar Schloß Belvedere (DTI).[5] Apudis internejo por la trejnotoj. La estontaj aktoroj krom praktika tekniko lernis ankaŭ dogmaĵojn laŭ Konstantin Stanislavski. Tio ege kontraŭis al ideoj de Bertolt Brecht efektivigitaj en Berlino ĉe Berliner Ensemble. En 1953 ĝi kunfandiĝis kun lepsika teatroaltejo kiu de 1967 nomiĝis Theaterhochschule Hans Otto.[6][7] Lernigis en Vajmaro bonon scenejan prononcadon la klasika filologo Oskar Werner.

Nun Studia Teatro partis denove ĉe Liszt-altlernejo por flegi muzikan teatron.[8] Komencoj tiaj en la propra senco ekis jam en 1886 ĉe tiama orkestra lernejo. Ĉe Studia Teatro estas ankaŭ publikaj okazigoj kun bonvena partopreno de studentoj.

Surscenigoj kaj ensembloj de DTI[redakti | redakti fonton]

La premieroj de la trupo Das Junge Ensemble komence spekteblis en la malgranda salono de Vajmarhalo; gastis oni en tuta Turingo kaj en modernaj kulturdomoj ekz. de Schkopau (BUNA) aŭ Unterwellenborn (Maxhütte).

  • Carlo Goldoni: Mirandolina, premiero 14.7.1948, reĝisoris O. Lang
  • Molière: Der eingebildete Kranke, 27.8.1948, reĝisoris O. Lang
  • Brodwin (Slatan Dudow): Der Feigling, 3.2.1949, reĝisoris M. Vallentin kaj Willy Semmelrogge
  • Julius Hay: Kamerad Mimi, 5.7.1949, reĝisoris O. Lang
  • Alfred de Musset: Man spielt nicht mit der Liebe, 28.10.1949, reĝisoris O. Gaillard
  • Meister Pathelin, 20.12.1950

Enscenigitaĵoj de Studia Teatro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Der Vetter aus Dingsda de Eduard Künneke, 24.10.2014, reĝisorado: Elmar Fulda
  • Global Players de Giordano Bruno do Nascimento, 19.10.2018, reĝisorado: Lisa Astrid Mayer
  • Die weiße Rose de Udo Zimmermann, oktobro 2018, reĝisorado: Lisa Astrid Mayer
  • The Turn of the Screw de Benjamin Britten, 19.10.2016, reĝisorado: Elmar Fulda
  • Zauberflöte de Wolfgang Amadeus Mozart, 14.2.2019, reĝisorado: Stephanie Koch
  • Die schöne Galathée de Franz von Suppè, 27.6.2003, reĝisorado: Sonja Trebes
  • Così fan tutte de Wolfgang Amadeus Mozart, 2.4.2022, reĝisorado: Michael Dissmeier
  • Lulu de Alban Berg, 2.3.2024, reĝisorado: Noam Damm
  • Figaro de Johann Strauss/Wolfgang Amadeus Mozart, 26.4.2024, reĝisorado: Andrea Raabe

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Otto Ludwig Sckell: Erinnerungen an Alt-Belvedere. ĉ. 1900.
  • Otto Ludwig Sckell: 200 Jahre Belvedere. Ein Rückblick auf seine Entwicklung unter besonderer Berücksichtigung seiner Gartenkunst. Selbstverlag, Weimar 1928.
  • Reinhard Schau: Das Weimarer Belvedere. Eine Bildungsstätte zwischen Goethezeit und Gegenwart. Böhlau Verlag, Köln/Weimar 2006, ISBN 3-412-31205-3.
  • Wolfram Huschke: Zukunft Musik. Eine Geschichte der Hochschule für Musik Franz Liszt Weimar. Böhlau Verlag, Wien/Köln/Weimar 2006.
  • Christiane Weber: Musiktheater in Weimar: von den Anfängen bis 1959, Verlag René Burkhardt, 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.hfm-weimar.de/besuchen/veranstaltungen/veranstaltungsorte
  2. Hans-Joachim Leithner: Gestaltete Landschaften (=WeimarWissen, 2.1.: Parkanlagen in Weimar). Weimar 2021, p. 82 kaj p. 275-276, noto 26
  3. Art. "Hochschule für Architektur und Bauwesen Weimar". Ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 208
  4. Gert-Dieter Ulferts k.a..: Schloß Belvedere: Schloß, Park und Sammlung. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin/Weimar 1998, p. 20 kaj 38
  5. Annette Seemann: Weimar. Eine Kulturgeschichte, Beck Verlag, München 2012, p. 351. ISBN 978-3-406-63030-9.
  6. Leithner (2021) p. 80 ss.
  7. "Die Theaterhochschule" ĉe Leipzig-Lexikon
  8. hfm-weimar.de