Stupao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 'Granda Stupao' en Sanchi, Hindio

La vorto stupao venas el la sanskrita lingvo kaj priskribas budhanan konstruaĵon kiu troviĝas en diversaj landoj de Azio.

De origino stupaoj estis stakoj da ŝtonoj aŭ tero en kiuj troviĝis relikvoj de Budho. Pli poste ili evoluis al grandaj, duonrondaj konstruaĵoj kun i.a. la torana (pordego), la vedica, la harmika (kvadrato, ĉirkaŭbarita platformo supre sur la stupao), la chattrayashti kaj rondiro ĉirkaŭ la stupao. En la masiva centro troviĝas la relikvo de Budho, ekzemple haro aŭ klaviklo, kiu havus miraklajn fortojn. En Tibeto estas kutimo por kreduloj iri sepfoje ĉirkaŭ la stupao, dume oni turnigas preĝradojn kaj preĝadas. En Sudorienta-Azio oni trifoje dekstrume rondiras la stupaon kiel formo de devoteco.

La plej konata stupao situas en Sanchi, Hindio, sed Phra Pathom Chedi en Tajlando estas la plej alta stupao (127 m). Ankaŭ la tri grandaj stupaoj en la valo de Katmanduo estas famaj.

Poste el la stupao evoluis la pagodo, kiam la budhismo disvastiĝis en Azio. Hodiaŭ oni malfacile povas distingi inter stupao kaj pagodo, kvankam la lasta pli referencas al la konstruaĵoj en Orienta Azio.

Regionaj nomoj por la stupao:

Eksteraj ligiloj