Modera klimato

El Vikipedio
(Alidirektita el Subtropika zono)
Saltu al: navigado, serĉo
Modere varma zono -helruĝa parto en la mapo

Modera klimato regas en zono inter la subtropikoj kaj la polusa cirklo.

Enhavo

Karaktero [redakti]

La modera klimato montras klare distingeblajn sezonojn kaj ekzistas sur ambaŭ duongloboj (hemisferoj). Ĝi entenas de la milda oceana klimato - kiun karakterizas etaj temperaturaj ŝanĝiĝoj kaj granda kvanto de precipitaĵoj - ĝis kontinenta klimato, kiun karakterizas grandaj temperaturaj ŝanĝiĝoj kaj malgranda kvanto de precipitaĵoj, do relativa sekeco.

Subdivido [redakti]

Oni dividas la mezvarman klimatan zonon je tri diversaj subregionoj: la modere varma, la modere malvarmeta kaj la modere malvarma zonoj. La mezuma jara temperaturo estas proksimume 8 celsiusaj gradoj.

Modere varma zono [redakti]

por la modere varma zono ekzistas du diversaj difinoj:

1) Areoj kun mezuma temperaturo de super 20 celsiusaj gradoj en la plej varma monato (pli ofte uzata difino)

2) Areoj kun mezuma temperaturo de super 10 celsiusaj gradoj en la plej varma monato kaj super 0 celsiusaj gradoj en la plej malvarma monato


Modere malvarmeta zono [redakti]

por la modere malvarmeta zono ekzistas du diversaj difinoj:

1) temperaturo en plej varma monato super 10, sed sub 20 celsiusaj gradoj

2) Areoj kun meztemperaturo de super 10 celsiusaj gradoj en la plej varma monato kaj super 0 celsiusaj gradoj en la plej malvarma monato


Modere malvarma zono [redakti]

  • jara averaĝa temperaturo sub 0 kaj samtempe meztemperaturo de super 10 celsiusaj gradoj en la plej varma monato. (meztemperaturo de sub 10 celsiusaj gradoj en la plej varma monato apartenas al malvarma zono)

ekzemple Siberio, Kola-duoninsulo

Vegetaĵaro [redakti]

La vegetaĵaro dependas de la zona tipo (pingloarboj, falfoliaj arboj, stepa gresaro, eĉ dezerta plantaro)

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Resume pri la mezvarma zono (germanalingve)