Sud-Kivuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
provinco Sud-Kivuo
Democratic Republic of the Congo - Sud-Kivu.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bukavu
Areo 65 070 km²
Loĝantaro 4 614 768 (stato: takso de 2010)
v  d  r
Information icon.svg

La provinco Sud-Kivuo respektive Suda Kivuo (france Sud-Kivu, kontraste al la norde najbara Nord-Kivuo) estas unu el dek provincoj de Demokratia Respubliko Kongo, kovranta la orientan landliman parton de la ŝtato. Laŭ oficiala takso el la jaro 2010 ĝi havis 4 614 768 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 65 070 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de 71 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Bukavu. Oficiala lingvo en la provinco estas la franca, nacia lingvo la svahila.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sud-Kivuo limas je la provincoj Nord-Kivuo norde, Maniema okcidente kaj Katanga sude. Oriente ĝi limas je la najbaraj landoj Ruando, Burundo kaj Tanzanio.