Sud-Koreio en la Vintra Olimpiko 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sud-Koreio en la Vintra Olimpiko 2010
Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero
Flagtenanto:  Kang Kŭang-Bae (malfermo)
Ko Tae-Bum (fermo)
Sportistoj 46 en 12 fakoj
Medaloj
rango: 5
Oro
6
Arĝento
6
Bronzo
2
Sume
14
vdr

La sudkorea teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 46 sportistojn. Ili partoprenis en 12 fakoj. Flagtenanto de la sudkorea teamo estis Kang Kŭang-Bae dum la malferma ceremonio respektive Ko Tae-Bum dum la ferma. La sportistoj atingis 6 orajn, 6 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 5-an rangon. Kunordigis la teamon la Korea Olimpika Komitato, kiu reprezentas Sudan Koreion, dum ekzistas aparta Nacia Olimpika Komitato pri Nord-Koreio. Inter la aziaj teamoj, la sud-koreia atingis la plej bonan suman pozicion.

la sudkorea teamo eniras dum la malferma ceremonio