Gubernio Suda Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Suda Finnlando
Situo de Suda Finnlando

Suda Finnlando, finne Etelä-Suomen lääni, svede Södra Finlands län, ĝis la 31-a de decembro 2009, kiam pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj (finne lääni) estis malfonditaj, estis unu el sume ses gubernioj en Finnlando. Ĝi enhavis la regionojn Uusimaa, Orienta Uusimaa, Kanta-Häme, Päijänne-Tavastio, Kymenlaakso kaj Suda Karelio. La ĉefurbo de la gubernio estis Hämeenlinna.

La gubernio havis 2 095 416 loĝantojn kaj ĝia areo estis 34 378 km².