Suda poluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flagoj de la Antarkta Traktato ĉirkaŭ suda poluso kaj malnova kupolo de la polusa stacio malantaŭe
Mapo de ĉirkaŭaĵoj de la suda poluso

Suda poluso estas la plej suda punkto de la tero, difinita laŭ pluraj kriterioj. Ĉiuj tiaj punktoj situas en la kontinento Antarkto.

La geografia suda poluso estas unu el la du punktoj, kie la turna akso de la Tero trairas la surfacon. (La alia simila punkto estas la geografia norda poluso.) Ĉi tiu estas ofte la punkto celata, kiam nespecifa "suda poluso" estas menciata.

Foje oni celas la ceremonian sudan poluson. Tio estas loko ordigita por oficialaj okazoj, sed ĉar la glacio moviĝas ĉirkaŭ 10 metrojn jare, ĝi ne troviĝas ĝuste je la geografia poluspunkto.

La ceremonia suda poluso konsistas de metala globo muntita sur stango kaj ĉirkaŭata de la flagoj de la landoj kiuj subskribis la Antarktan traktaton: Argentino, Aŭstralio, Belgio, Britio, Ĉilio, Francio, Japanio, Norvegio, Nov-Zelando, Rusio, Sudafriko kaj Usono.

La magneta suda poluso (aŭ la antarkta magnetpoluso) estas la "norda" (ĉar malsamaj polusoj altiras unu la alian) poluso de la granda magneto kiu estas la tero. Ĝi ade moviĝas, proksimume 10–15 km jare.

Ĉe la Suda poluso estas duona jaro kun taglumo kaj duona jaro tute sen suno. Kvankam la suno tute ne subiras dum la somero, ĝi ne donas multe da varmo, ĉar ĝi neniam estas pli alta ol 23,5°, kaj la blanka neĝo reflektas preskaŭ ĉiujn sunradiojn.

La unuaj homoj atingintaj la geografian sudan poluson estis la norvego Roald AMUNDSEN kaj lia grupo, je 14-a de decembro 1911. Por honori la norvegan reĝon, Amundsen nomis la vastan plataĵon ĉirkaŭ la poluspunkto Haakon VIIs vidde (Ebenaĵo de Haakon VII).

Je 29-a de novembro 1929, la usona admiralo Richard BYRD kaj lia ĉefpiloto, la norvego Bernt BALCHEN superflugis la poluspunkton, sed inter 1912 kaj 1956 neniuj homoj vizitis la Sudan poluson mem.

Ekde 1957 troviĝas ejo, nomata Amundsen-Scott South Pole Station, apud la poluso, populita de sciencistoj.

La norvego Liv ARNESEN en 1994 estis la unua virino kiu skiis sola kaj sen provizado al la Suda poluso. La unua kaj sola fojo kiam iu estas transirinta la tutan Antarkton (inkluzive la geografian poluspunkton) sen ajna asistado, estis en januaro 2010, kiam la norvego Cecilie SKOG kune kun la usonano Ryan WATERS sukcesis fari tion.

La somera meza temperaturo ĉe la Suda poluso estas -25 °C, la vintra estas -45 °C. La plej alta temperaturo mezurita estas -14 °C, la plej malalta -83 °C. La klimato ĉe la Suda poluso estas dezerta: preskaŭ neniam neĝas. Tamen, pro la malvarmo, la 2 cm da neĝo kiuj falas jare, ja neniam degelas.


Vidu ankaŭ


Ŝablono:Ĝermo-geografio

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara