Suleja
Suleja estas grandurbo en Niĝerio. La historia loknomo estis Abuja, kiu ne estas identa kun la nuna ĉefurbo Abuĝo. Suleja estas administra centro de Suleja Emirlando.
Bazaj informoj[redakti]
- Koordinatoj: 09°11′N 07°11′O / 9.183°N, 7.183°OKoordinatoj: 09°11′N 07°11′O / 9.183°N, 7.183°O
- Areo: km²
- Loĝantaro: 152.266 en 2012
- Supermara alteco: 430 m
- Horzono: UTC +1
- Poŝtkodo: 910...
Geografio[redakti]
Suleja situas sur malebenaĵo laŭ rivero en la meza sekcio de la lando.
Historio[redakti]
La tiama Abuja estis establita en la frua 19-a jarcento fare de la lasta haŭsa emiro. En 1902 la britoj okupis la urbon. Post jardekoj minado de stano komenciĝis en la apudaĵo. En 2011 en Suleja pluraj bombatakoj okazis, mortis 25 homoj.
Ekonomio[redakti]
En Suleja oni longe produktas ceramikaĵojn. Estas menciinda ankaŭ la teksaĵoj tinkturitaj per indigo. La loka komercado konsistas precipe el agrikulturaj produktoj.
Klimato[redakti]
Suleja havas tropikan klimaton. La averaĝa temperaturo estas 23-27 °C. La varmo en marto kulminas kaj en aŭgusto malkulminas. Jare pluvas 1208 mm. Inter majo-oktobro pli ofte pluvas.