Sulfata acido
Sulfata acido | ||
Alternativa(j) Nomo(j) | ||
Sulfato de hidrogeno, vitriolo, oleumo | ||
Kemia formulo | H2SO4 | |
PubChem-kodo | 1118 | |
ChemSpider kodo | 1086 | |
CAS-numero-kodo | 7664-93-9 | |
Karakterizaĵoj | ||
Acideco (pKa) | 4.76 | |
Mola maso | 98.079 g·mol-1 | |
Aspekto | senkolora likvaĵo | |
Denseco | 1.84 (98% akva solvaĵo) g/mL (liquid) | |
Fandopunkto | 10 °C (50 °F; 283 K) | |
Bolpunkto | 337 °C (639 °F; 610 K) Kiam la temperaturo superas al 300 °C (572 °F), ĝi malrapide malkomponiĝas. | |
Akva solvebleco | Tute miksebla | |
Ekflama temperaturo | nebruligebla | |
pKa | 1=-3 2=1.99 | |
Viskozeco | 26.7 cP (20 °C) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R35 | |
Sekureco | (S1/2) S26 S30 S45 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero |
|
- Sulfura acido alidirektas ĉi tien. Ankaŭ ekzistas sulfita acido, H2SO3.
Sulfata acido aŭ Sulfato de hidrogeno estas forta neorganika acido, likva je vivmedia temperaturo, oleeca, senkolora kaj senodora. Ĝia formulo estas H2SO4, ĝia CAS-numero 7664-93-9.
Ĝiaj saloj nomiĝas sulfatoj, ĝiaj esteroj hidrogenaj sulfatoj. Konata sulfato estas gipso, kalka sulfato.
Faka nomo de sulfata acido estas du-hidrogena sulfato. Komunlingve uzatas ankaŭ la nomo "sulfura acido", sed ĝi estas neklara, ĉar uzata ankaŭ por sulfita acido. Sulfata acido koncentrita je pli ol 90 % estas komunlingve nomata ankaŭ vitriolo. Ĝi estas forte kaŭstika, danĝera substanco.