Sveda Lingva Konsilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sveda Lingva Konsilio
registara organizaĵo
Komenco 1-a de julio 2006 vd
Antaŭe Q104772300Q10685843 vd
Lando(j) Svedio vd
Sidejo Stokholmo
Agareo

sveda lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Lingva Konsilio (svede Språkrådet) ĉe la Instituto pri Lingvo kaj Folkloro estis establita la 1-an de julio 2006 per kuniĝo de la antaŭe sendependaj instancoj Sverigefinska språknämnden, Svenska språknämnden kaj Klarspråkgruppen. La Lingva Konsilio transprenis la taskojn de la antaŭaj instancoj, kaj estas taskita interalie prizorgi la lingvouzon de la aŭtoritato. Minoritataj lingvoj kiel samea kaj meänkieli ankaŭ estas parto de la agadkampo de la Lingva Konsilio, same kiel signolingvoj. La Lingva Konsilio eldonas la revuojn Språkvård kaj Kieliviesti [1].

Ekzistas ankaŭ alia svedlingva instanco kun publika subteno, nome la Terminologiccentrum. Ĉi tiu organizaĵo laboras kun similaj demandoj, sed estas precipe orientita al teknika lingvo kaj terminologio.

Ekzistas neniu oficiale establita aŭtoritato por la reguligo de la sveda en Svedio. Tamen, la Lingva Konsilio havas duonoficialan statuson kiel lingva korpo, kaj estas financita de la sveda registaro, sed ne havas ambiciojn ekzerci rektan kontrolon de la lingvo, kiel ekzemple la Franca Akademio havas. La Lingva Konsilio konsistas el reprezentantoj de kelkaj malsamaj organizaĵoj, inkluzive de la Sveda Akademio. Ĝia ĉefa rimedo por reguligi la lingvon estas per vortaroj kiel la Glosaro de la Sveda Akademio (SAOL), same kiel diversaj manlibroj pri gramatiko, sintakso kaj ortografio. Kvankam SAOL ofte estas rigardata kiel normiga, ĝia funkcio estas ĉefe priskribi nuntempan lingvouzon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. In English – Institutet för språk och folkminnen – Welcome to the Language Council of Sweden. Government of the Kingdom of Sweden. Arkivita el la originalo je 11 February 2015. Alirita 6 January 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]