Sveda diluvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sveda diluvo, sveda konkero (pole: potop szwedzki) - sveda atako al Respubliko de Ambaŭ Nacioj dum Nordia Milito 1655-1660.

Formale la militon finis la traktato de Oliva en 1660. Svedio ne estis la sola atakinto, intertempe ŝanĝiĝis kaj aliancoj, kaj fortoj de ambaŭ flankoj. Ĝi estis daŭrigo de antaŭaj militoj gvidataj de Pollando. Unu el kialoj estis ankaŭ luktado por regi Svedion, komencita de Sigismondo la 3-a Vasa. Gravas tio, ke la milito montris malfortecon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, svedaj sukcesoj eblis inter alie pro helpo de pluraj poloj mem, kiuj havis ofte diversajn motivojn. Malgraŭ, ke fine la agresintoj estis forpelitaj el la lando, konsekvencoj de kreitaj aliancoj estis gravaj, kaj detruoj de posedaĵoj, konstruaĵoj kaj kulturheredaĵoj estas videblaj ĝis nun.

Genezo

Post tuteŭropa tridekjara milito Svedio akiris fortan pozicion ĉe suda bordo de Balta maro, havis grandan, senokupan armeon kaj mankon de mono. Por svedoj principa celo iĝis gajni predojn por soldoj al la granda armeo. Facila atakoto estis la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, elĉerpita post militoj kontraŭ ribelo de la kozakoj de Bohdan Ĥmelnickij kaj kun Rusio. Krome gravis, ke Pollando okupiĝis pri pola-rusa milito. Svedio volis ĉesi danĝeran progreson de Rusio al Livonio.

Krome, svedoj kontrolis komercadon ĉe preskaŭ tuta marbordo de Balta maro krom Pomerio, do ekokupo de la tuta marbordo kaj kreo el ĝi internan maron ebligus al svedoj plilarĝigi gajnon el komercado.

Tiutempe pola parto de la dinastio Vasa daŭre postulis regadon en Svedio. Polaj Vasa-reĝoj krom la titolo pola reĝo ankaŭ uzadis, en sigeloj kaj dokumentoj, la titolon reĝo de Svedio. En tiaj cirkonstancoj Hieronim Radziejowski, iam forta nobelulo en Pollando, poste punita per ekzilo kaj mortkondamnita, forvojaĝis al sveda reĝo Karlo la 10-a Gustavo por konvinki lin ataki Pollandon.

Militistaj eventoj

Kampanjo de 1655

  • Venkoj de svedoj: * batalo de Ujście, la 24-an de julio 1655, batalo de Sobota kaj Piątek, la 2-an de septembro, batalo de Żarnów, la 16-an de septembro, batalo de Nowy Dwór Mazowiecki, la 21-an de septembro, batalo de Wojnicz, la 3-an de oktobro
  • Venko de poloj: batalo de Kościan, la 4-a de oktobro
  • Venko de svedoj: sieĝo de Krakovo, la 25-an de septembro – la 17-an de oktobro
  • Venkoj de poloj: sieĝo de Jasna Góra, la 18-an de novembro – la 27-an de decembro, batalo de Krosno, la 7-an de decembro (decida venko)

Kampanjo de 1656

  • Batalo de Gołąb (proksime al Puławy), la 19-an de februaro, militista venko de svedoj, taktika de poloj
  • Venkoj de poloj: batalo de Jarosław, la 15-an de marto, batalo de Nisko, la 28-an de marto, batalo de Kozienice, la 6-an de aprilo, batalo de Warka, la 7-an de aprilo
  • Venkoj de svedoj: batalo de Kłecko, la 7-an de majo, batalo de Varsovio, la 28-an ĝis la 30-an de julio
  • Venkoj de poloj: batalo de Łowicz, la 25-an de aŭgusto, batalo de Lubrze (proksime al Środa Wielkopolska), la 28-an de sŭgusto, batalo de Prostki (proksime al Ełk), la 8-an de oktobro,
  • Batalo de Filipów, la 22-an de oktobro, sveda-brandeburga-prusa venko

Kampanjo de 1657

  • Batalo de Chojnice, la 2-an de januaro, venko de svedoj
  • Bataleto apud Toruń, la 20-an de marto

Bibliografio

  • Kuchowicz Zbigniew, Spieralski Zdzisław, W walce z najazdem szwedzkim (En batalo kun sveda invado) , Wydawnictwo MON, Warszawa 1956.
  • Rzeczpospolita w latach Potopu geredaktoroj J. Muszyńska kaj J. Wijaczek, Wyższa Szkoła Pedagogiczna, Kielce 1996.