Svjatopolko la 1-a
Svjatopolko Jaropolkoviĉ (Vladimiroviĉ) | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grandprinco de Kievo | |||||||||
Regado | 1015 - 1016 | ||||||||
Antaŭulo | Vladimiro la Granda | ||||||||
Sekvanto | Jaroslavo la Saĝa | ||||||||
Persona informo | |||||||||
Свѧтопълкъ Володимѣровичь | |||||||||
Naskonomo | Свѧтополкъ Ѩрополковичъ (Владиміровичъ) | ||||||||
Naskiĝo | 979 en Kievo | ||||||||
Morto | 1019 en Pollando aŭ Ĉeĥio | ||||||||
Religio | slava religio • kristanismo vd | ||||||||
Lingvoj | antikva orientslava lingvo vd | ||||||||
Familio | |||||||||
Dinastio | Rjurikidoj | ||||||||
Patro | Jaropolko la 1-a aŭ Vladimiro la Granda | ||||||||
Patrino | Julia | ||||||||
Edz(in)o | filino de Boleslao la Brava | ||||||||
Parencoj | Boleslao la 1-a de Pollando vd | ||||||||
Profesio | |||||||||
Okupo | aristokrato vd | ||||||||
| |||||||||
Grandprinco de Kievo | |||||||||
Dum | 1018 - 1019 | ||||||||
Antaŭulo | Jaroslavo la Saĝa | ||||||||
Sekvanto | Jaroslavo la Saĝa | ||||||||
Princo de Turov | |||||||||
Dum | 988 - 1016 | ||||||||
Antaŭulo | Princo Turo | ||||||||
Sekvanto | Jaroslavo la Saĝa | ||||||||
| |||||||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||||||
Svjatopolko la Malbeninda (ruse Святополк Владимирович, slavone Свѧтополкъ Владиміровичъ, beloruse Святаполк Уладзіміравіч, Sviatapolk Uladzimiravič, ukraine Святополк Володимирович)— estis princo de Turov kaj grandprinco de Kievo
Deveno
Laŭ Komenca kroniko li estis naskita de grekino, vidvino de grandprinco Jaropolko la 1-a. Kiam Vladimiro murdis Jaropolkon, grekino jam estis graveda. Sed Vladimiro ĉiam diris, ke Svjatopolko estas lia filo kaj donis al li palatintitolo en Turov. Li estis tria laŭ hierarĥio. Sed laŭ Unua Novgoroda kroniko kaj Thietmar von Merseburg li estis filo de Vladimiro kaj lia edzino «ĉeĥino».
Edziĝo
Edzino de Svjatopolko estis filino de pola princo kaj reĝo Boleslao. Li edziĝis je 1013-1014 (poste malsukcesa ekspedicio de Boleslao) aŭ je 1008 laŭ Bruno von Querfurt.
Regado
Je fino de regado de Vladimiro li, lia edzino kaj lia konfesprenanto Reinbern estis arestita de patro. Kialo de aresto estis deziro de Vladimiro grandprincigi Borison; notindas, ke je sama tempo ribelis dua (laŭ UNK kvara) filo de grandprinco — Jaroslavo.
Post morto de Vladimiro, Svjatopolko — sola vladimirido, estinta en Kievo — Deklaris sin kiel Grandprinco. Dum unua jaro de lia regado estis murditaj Boriso, Glebo kaj Svjatoslavo. Rusaj kronikoj diras, ke murdojn organizis Svjatopolko. Sed laŭ Sagao pri Ejmundo rusa princo Jarislejfo (Jaroslavo) dum milito murdis princon Burislejfon (Borison). Lasta versio povas esti vera, se scii, ke Boriso kaj Glebo subtenis Svjatopolkon.
Interna milito
Je 1016 Jaroslavo aneksis Kievon kaj Svjatopolko eskapis al Pollando. Je 1018 li revenis kune kun Boleslao kaj reaneksis urbon. Sed poste li forpelis Boleslaon kaj lian armeon. Je 1019 Jaroslavo revenis kaj venkis militon. Estas tri versioj pri destino de Svjatopolko:
- li eskapis kaj mortis en Pollando aŭ Ĉeĥio je 1019 (Laŭ KK)
- li eskapis al peĉenegoj (Laŭ UNK)
- li estis murdita laŭ deziro de Jaropolko post la milito (Laŭ Sagao pri Ejmundo)
Antaŭe: | Grandprinco de Kievo | Poste: | |
---|---|---|---|
Vladimiro la Sankta | 1015-1016 | Jaroslavo la Saĝa | 1a-foje |
Jaroslavo la Saĝa | 1018-1019 | Jaroslavo la Saĝa | 2a-foje |