Svjatopolko la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Svjatopolko Jaropolkoviĉ (Vladimiroviĉ)
Grandprinco de Kievo
Sviatopolk silver srebrenik.jpg
Regado 1015 - 1016
Devena nomo Свѧтополкъ Ѩрополковичъ (Владиміровичъ)
Alex K Kyiv Michael.svg
Naskiĝo 979
en Kievo
Morto 1019
en PollandoĈeĥio
Antaŭulo Vladimiro la Granda
Sekvanto Jaroslavo la Saĝa
Edzino filino de Boleslao la Brava
Dinastio Rjurikidoj
Patro Jaropolko la 1-aVladimiro la Granda
Patrino Julia
Grandprinco de Kievo
Regado 1018 - 1019
Antaŭulo Jaroslavo la Saĝa
Sekvanto Jaroslavo la Saĝa
Princo de Turov
Regado 988 - 1016
Antaŭulo Princo Turo
Sekvanto Jaroslavo la Saĝa
v  d  r
Information icon.svg

Svjatopolko la Malbeninda (ruse Святополк Владимирович, slavone Свѧтополкъ Владиміровичъ, beloruse Святаполк Уладзіміравіч, Sviatapolk Uladzimiravič, ukraine Святополк Володимирович)— estis princo de Turov kaj grandprinco de Kievo

Deveno[redakti | redakti fonton]

Laŭ Komenca kroniko li estis naskita de grekino, vidvino de grandprinco Jaropolko la 1-a. Kiam Vladimiro murdis Jaropolkon, grekino jam estis graveda. Sed Vladimiro ĉiam diris, ke Svjatopolko estas lia filo kaj donis al li palatintitolo en Turov. Li estis tria laŭ hierarĥio. Sed laŭ Unua Novgoroda kroniko kaj Thietmar von Merseburg li estis filo de Vladimiro kaj lia edzino «ĉeĥino».

Edziĝo[redakti | redakti fonton]

«Edziĝo de Svjatopolko» de Jan Matejko

Edzino de Svjatopolko estis filino de pola princo kaj reĝo Boleslao. Li edziĝis je 1013-1014 (poste malsukcesa ekspedicio de Boleslao) aŭ je 1008 laŭ Bruno von Querfurt.

Regado[redakti | redakti fonton]

Je fino de regado de Vladimiro li, lia edzino kaj lia konfesprenanto Reinbern estis arestita de patro. Kialo de aresto estis deziro de Vladimiro grandprincigi Borison; notindas, ke je sama tempo ribelis dua (laŭ UNK kvara) filo de grandprinco — Jaroslavo.

Post morto de Vladimiro, Svjatopolko — sola vladimirido, estinta en Kievo — Deklaris sin kiel Grandprinco. Dum unua jaro de lia regado estis murditaj Boriso, Glebo kaj Svjatoslavo. Rusaj kronikoj diras, ke murdojn organizis Svjatopolko. Sed laŭ Sagao pri Ejmundo rusa princo Jarislejfo (Jaroslavo) dum milito murdis princon Burislejfon (Borison). Lasta versio povas esti vera, se scii, ke Boriso kaj Glebo subtenis Svjatopolkon.

Interna milito[redakti | redakti fonton]

Je 1016 Jaroslavo aneksis Kievon kaj Svjatopolko eskapis al Pollando. Je 1018 li revenis kune kun Boleslao kaj reaneksis urbon. Sed poste li forpelis Boleslaon kaj lian armeon. Je 1019 Jaroslavo revenis kaj venkis militon. Estas tri versioj pri destino de Svjatopolko:

  • li eskapis kaj mortis en Pollando aŭ Ĉeĥio je 1019 (Laŭ KK)
  • li eskapis al peĉenegoj (Laŭ UNK)
  • li estis murdita laŭ deziro de Jaropolko post la milito (Laŭ Sagao pri Ejmundo)
Antaŭe: Grandprinco de Kievo Poste: Alex K Kyiv Michael.svg
Vladimiro la Sankta 1015-1016 Jaroslavo la Saĝa 1a-foje
Jaroslavo la Saĝa 1018-1019 Jaroslavo la Saĝa 2a-foje