Batalo apud la rivero Okcidenta Bugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Batalo apud la rivero Okcidenta Bugo
Daŭro: 22-a de julio 1018
Loko: Gródek Nadbużny (Fortikaĵeto Apudbuga) en distrikto Hrubieszów
Rezulto:
Flankoj
Boleslao la 1-a Jaroslavo la Saĝa
Forto
Germana helpotrupo (300 milituloj)
Hungara (500 milituloj)
Aliancita peĉenegan (1000 milituloj).
v  d  r
Information icon.svg

La Batalo apud la rivero Okcidenta Bugo okazis apud la hodiaŭa Gródek Nadbużny (Fortikaĵeto Apudbuga) en distrikto Hrubieszów la 22-an de julio 1018 inter la armeoj de la pola princo Boleslao la 1-a kaj de la rusa princo Jaroslavo la Saĝa.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1018 Boleslao la 1-a decidis ataki Kievan Regnon pro tio ke pli frue Jaroslavo la Saĝa atakis en 1017 Breston kaj poste forpelis de sia regno la bofilon de Boleslao, Sviatopolk, kiun li volis retronigi. Krome por liberigi sian filinon, nekonatan laŭ la nomo, kaj ekregi super la tiel nomataj apudlimaj Ruĝaj Fortikaĵoj.

Boleslao la 1-a krom la pola armeo komandis germanan helpotrupon (300 milituloj), la hungaran (500 milituloj) kaj la aliancitan peĉenegan (1000 milituloj). Similan kelkmilan armeon disponis Jaroslavo la 1-a.

Post kolekto de la armeo Boleslao la 1-a julie ekiris orienten al la terenoj nomataj Ruĝaj Fortikaĵoj ĝis la fortikaĵeto tiutempe nomata Volin troviĝanta apud la rivero Okcidenta Bugo.

La batalo[redakti | redakti fonton]

Kontraŭulojn dividis la rivero Bugo. Boleslao ordonis konstrui pontojn. Dum la laboroj ambaŭ armeoj blasfemis unu kontraŭ la alia, ekz. la rusa vojevodo Bąd ekkris al Boleslao: Jen ni trapikos per lanco vian grasan ventron.

Boleslao tamen kun sia armeo trapasis la riveron naĝe per kio tute surprizis la malamikan armeon, kiu momente ne estis pretigita batali. La venko estis totala.

Post la batalo[redakti | redakti fonton]

La venko ebligis konkeri Kievon kaj surtronigon de Sviatopolk. Poloj gajnis grandajn predojn. Jaroslao la Saĝa , kvankam venkita, sukcesis bruligi unu fortikaĵon de sia frato kaj komencis kolekti novajn fortojn.

Boleslao kaj Sviatopolk ne profitis ĉiujn eblecojn post la batalo, ĉar ne entreprenis novan kampanjon, kiu definitive likvidus la danĝeron.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Gall Anonim (Gallus Anonymus), Kronika polska, prilaboris M. Plezia, Wrocław 2003

Nestor (Kronikisto Nestor), Powieść minionych lat, prilaboris F. Sielicki, Wrocław 1999

Thietmar de Merseburg, Kronika, prilaboris M. Z. Jedlicki, Poznań 1953