Sylvia Pankhurst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sylvia Pankhurst, 1909
Ŝi loĝis ĉi tie en 1897-1907 en Manchester.
Nuntempe la Pankhurst Centro por virinoj.

Estelle Sylvia PANKHURST (naskiĝis en 1882, mortis en 1960) estis filino de Richard kaj Emmeline Pankhurst kaj kampanjisto por la Virina Sufrageta Movado en Britio.

En 1906, kun sia fratino Christabel kaj patrino Emmeline, ŝi eklaboris plentempe pro Socia kaj Politika Unuigo por Virinoj. Tamen en 1912 ŝi forlasis ilin pro iliaj fajratakoj kaj starigis la Orientan Londonan Sufragetan Federacion kiu uzis kelkajn titolojn kaj celas labori kun komunistaj grupoj. Sylvia mem iĝis grava figuro en la tiama komunista movado kaj partoprenis kunvenojn en Rusio, Italio kaj Nederlando. Ŝi eĉ disputis kun Lenin kaj subtenis maldekstremajn komunistojn kiel Amadeo Bordiga kaj Anton Pannekoek. Dum la dudekaj jaroj ŝi vagis al kontraŭfaŝismo kaj kontraŭkoloniismo. Ŝi subtenis Haile Selassie. Ŝi starigis la ĵurnalojn Women's/Workers' Dreadnought en 1914 kaj The New Times kaj Ethiopia News en 1936.

Pankhurst okupiĝis pri interlingvistiko kaj publikigis en 1927 "Delphos: the future of international language" en Londono per eldonejo Trubner.