Christabel Pankhurst
El Vikipedio
Dame Christabel Harriette Pankhurst, (22-a de septembro 1880 – 13-a de februaro 1958) estis aktivega sufrageto kiu kunestablis organizon "Women's Social and Political Union" (WSPU) (Socia kaj Politika Unio de Virinoj).
Christabel naskiĝis en Manchester, Britio en grava sufrageta familo. Ŝia patrino estis Emmeline Pankhurst kaj ŝiaj fratinoj estis Adele Pankhurst kaj Sylvia Pankhurst. La patro, Doktoro Richard Pankhurst ankaŭ estis feministo kaj praktikis juron.