Szalapa
Szalapa [salapa] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalaszentgrót.
Bazaj informoj
- Areo: 5 km²
- Loĝantaro: 220
- Poŝtkodo: 8341
- Telefonprefikso: 83
- Koordinatoj: 46°59′29″N 17°08'45″E
Situo
Szalapa situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj. Zalaszentgrót troviĝas 10, Sümeg 13, Hévíz 28, Tapolca 30 km-ojn.
Historio
La unua mencio skribe okazis pri la vilaĝo en 1265. La turkoj faris senhoma la vilaĝon post la mezepoko. En la 1770-aj jaroj precipe germanoj refondis la komunumon. La municipa administracio funkcias en Óhíd. Vilaĝservoj estas biblioteko, kuracejo, vendejo, drinkejo.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Norberto
- vinkeloj