Szentpéterúr
Szentpéterúr [sentpEterUr] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg. La loknomo signifas: Sankta Petro-Sinjoro.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 16 km²
- Loĝantaro: 1050
- Poŝtkodo: 8762
- Telefonprefikso: 92
Situo[redakti | redakti fonton]
Szentpéterúr situas inter montetoj en Montetaro Zala, laŭ traira flankovojo. Keszthely troviĝas je 21 km-oj. Iama ekstera apartenaĵo estis Nemesszer.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio okazis en 1439 en formo Zenthperhetwr. En 1664 la turkoj bruldetruis la vilaĝon.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika baroka preĝejo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, en 1837 pligrandiĝis, la turo estas 25 m-ojn alta
Famuloj[redakti | redakti fonton]
- en Szentpéterúr naskiĝis pentristo László Paizs
- en Szentpéterúr (en ties ekstera parto Nemesszer) naskiĝis juristo Sándor Csertán
Komunumoj de Sankta Petro en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]
Pro grandeco de la tabelo vidu la ceterajn komunumojn en Transilvanio: Barcaszentpéter!