Târgu Lăpuș

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Târgu Lăpuș [tirgu lapuŝ] (hungare: Magyarlápos [madjarla:poŝ], germane: Laposch) estas urbo en distrikto Maramureș en Rumanio, ĉe la supra fluejo de la Lăpuș-rivero sudoriente de Baia Mare. Administre apartenas al ĝi Borcut, Cufoaia, Dămăcuşeni, Dobricu Lăpuşului, Dumbrava, Fântânele, Groape, Inău, Rohia, Fântânele, Rogoz, Stoiceni, Răzoare.

Enhavo

Historio[redakti]

Ĝia unua skriba mencio estis en 1291. La rumanoj koloniis en la dua parto de 18-a jarcento. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 la urbo apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka).

Loĝantaro[redakti]

En 1910 Târgu Lăpuș havis 2 671 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 6 412 (rumanoj, 14 % hungaroj).

Fonto[redakti]

Renomaj personoj[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]