Seini
El Vikipedio
Seini sejnj (hungare: Szinérváralja sine:rva:ralja), estas urbo en Rumanio laŭ la rivero Someş nordokcidente de Baia Mare. En 1950 oni aligis al ĝi Viile Apei (Apahegy). Administre apartenas al ĝi Săbişa.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 ĝi nombris 5 mil 056 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 7 mil 774 el kiu preskaŭ 80% estis rumanoj.
Historio [redakti]
Ĝi estis unue menciita skribe en 1334 kiel eklezejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Szinérváralja apartenis al Hungario (Szatmár).
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj [redakti]
- Zoltán Ábrám (*9-a de decembro 1963): kuracisto, universitata adjunkto, ĵurnalisto.
- József Bajnóczy (27-a de februaro 1888 – Pilismarót, 12-a de junio 1977): kolonelmajoro.
- Ion Donca (*5-a de januaro 1938): grafikisto.
- Mária Pákey-Gyerkó (Racoș, 11-a de februaro 1930) skulptistino, pentristino
- Miklós Havas (1876-1944): ĵurnalisto, redaktoro, muzikkritikisto, dramverkisto.
- János Husovszky (Nagybánya, 8-a de oktobro 1883 - Seini, 22-a de decembro 1961) pentristo.
- János Incze Dés pentristo.
- Zsigmond Kurovszky (1860 – Zalatna, 5-a de septembro 1913): inĝeniero pri fornoj , ĉefminejkonsilanto.
- József Lengyel (Szinérváralja, 8-a de decembro 1868 – 28-a de marto 1933): verkisto, katolika pastro.
- Sándor Reményi (Szinérváralja,13-a de majo 1901 – Oradea, 20-a de januaro 1963): ĵurnalisto, redaktoro, verkisto.
- János Sylvester (1504? -Vieno, antaŭ 6-a de majo 1552): la unua tradukinto de la Nova Testamento en hungaran lingvon en 1541.
- Pál Szende (Nyírbátor, 7-an de februaro 1879 – Seini, 15-a de julio 1934): politikisto, ministro por financaj aferoj, ekonomika verkisto.
- Attila Tamási (Szinérváralja, ?): ĵurnalisto de Bányavidéki Új Szó, verkisto.
- Ferenc Teghze-Gerber (13-a de decembro 1872 – Budapest, 25-a de julio 1948): financa fakulo, fakverkisto.
- Károly Zágonyi, Charles Zagonyi (Szinérváralja, 19-a de oktobro 1822 - post 1867 en Usono: liberecbatalisto, heroo de Springfield (Greene County, Missouri).