Téa Leoni
Téa LEONI (25-an de februaro 1966 en Nov-Jorko kiel Elizabeth Téa Pantaleoni) estas usona aktorino.
Biografio [redakti]
Téa Leoni estas filino de ekonomia advokato kaj dieta asistentino. Ŝi studis antropologion kaj psiĥologion ĉe privata Sarah-Lawrence-College en ŝtato Nov-Jorkio.
Ŝia kariero komenciĝis en 1989 en la sapopero Santa Barbara; ŝi mallongigis sian nomon je la hodiaŭa artista nomo Téa Leoni. Ŝia unua kinoludo okazis en 1992 en filmo Switch. Oni povis vidi ŝin en la sekvaj jaroj en flankaj roloj en pli famaj scenoj kiel ekz. Wyatt Earp aŭ A League of Their Own. Ŝia unua virina ĉefrolo estis kun Will Smith en Bad Boys. Ŝia plej grava rolo estis en la katastrofa filmo Deep Impact, kie ŝi ludis raportistinon. Ŝi ankaŭ kunludis en filmo Jurassic Park 3 en 2001.
Téa Leoni estis (de 1997 ĝis 2008) edzino de David Duchovny. Ili havas du infanojn.
Filmoj [redakti]
- 1991: Switch
- 1992: A League of Their Own
- 1994: Wyatt Earp
- 1995: Bad Boys
- 1996: Flirting with Disaster
- 1998: Deep Impact
- 2000: There's No Fish Food In Heaven
- 2000: The Family Man
- 2001: Jurassic Park III
- 2002: Hollywood Ending
- 2002: People I Know
- 2004: House of D
- 2004: Spanglish
- 2005: Fun with Dick and Jane
- 2007: You Kill Me
- 2008: Ghost Town
Televidaj filmoj kaj serioj [redakti]
- Soapo: Santa Barbara (1989)
- Serio: Flying Blind - 1992/1993)
- Filmo: Pretty Contessa (1994)
- Serio: Wilde Again (1995)
- Serio: Frasier (2x16, 1995)
- Serio: Akte X (Episode: Hollywood - 2000)