Taglibro de Glumov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taglibro de Glumov
filmo
Originala titolo Дневник Глумова
Originala lingvo sen valoro
Kina aperdato 1923
Ĝenro muta filmo
Reĝisoro(j) Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn
Produktisto(j) Aleksandr Ĥanjonkov
Scenaro Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn
Rolantoj Grigori Aleksandrov • Aleksandr Pavlovich Antonov • Maxim Strauch • Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn
IMDb
vdr

Taglibro de Glumov (Дневник Глумова), estas soveta mallonga muta filmo de 1923, kaj estis la unua filmo reĝisorita de Sergej Eisenstein.[1]

La filmo havas tri partojn. En la unua Eisenstein kaj Grigori Aleksandrov montriĝas antaŭ afiŝo.[2] En la dua la taglibro de Glumov estis ŝtelita. Sekvas grimpo laŭ la fasado al la tegmento kie la rolulo estas akceptita de aviadilo. Eventuale, li forsaltas al aŭto kiu portis lin al la ĉefa pordo de la teatro. Fine la aktoro revenas surscenejen, tenante mane filmobobenon. La tria sekvenco montras metafore la enhavon de la Taglibro de Glumov, uzante kelkajn haltotrukojn rememorigajn pri fruaj filmoj de George Méliès. Ĝi finas per la geedzeco de Glumov kaj Maŝenka kaj Glumov respondante monpostulojn el la aliaj ĉefroluloj pere de disdegnaj man-gestoj.

Aktoraro[redakti | redakti fonton]

  • Grigori Aleksandrov kiel Glumov/Golutvin
  • Aleksandr Antonov kiel Joffre
  • Sergei M. Eisenstein kiel li mem
  • Miĥail Gomorov kiel Turusina
  • Vera Muzikant kiel Maŝenka/Mary McLack
  • Ivan Pirjev kiel la faŝisma klaŭno
  • Maksim Ŝtrauĥ kiel Miljukov-Mamaev
  • Vera Janukova kiel Mamaeva

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Revizio, intrigo kaj ligilo al la filmo: A cinema history. Alirita 16a de Decembro 2015.
  2. From “Lost” to “Found”: The “Rediscovery” of Sergei Eisenstein’s Glumov’s Diary and its avant-garde context KinoKultura. Alirita 16a de Decembro 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]