Taiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taiz
arabe: تعز Taʿizz
urbo
Fortreso Kairo en Taiz
Oficiala nomo: تعز
Ŝtato Jemeno Jemeno
Duoninsulo Araba duoninsulo
Gubernio Gubernio Taiz
Historiaj regionoj
Montaro Montaro Sabir
Memorindaĵoj Moskeo Mudhaffar, Aŝrafija-moskeo
Situo Taiz
 - alteco 1 370 m s. m.
 - koordinatoj 13° 34′ 44″ N 44° 01′ 19″ O / 13.57889 °N, 44.02194 °O / 13.57889; 44.02194 (mapo)
Loĝantaro 615 467 (2005)
Unua skribmencio 6-a jarcento heĝiro
Horzono UTC (UTC+3)
Situo enkadre de Jemeno
Situo enkadre de Jemeno
Situo enkadre de Jemeno
Vikimedia Komunejo: Ta'izz
Ĝardeno de Kastelo Kairo en Taiz
La urbocentro kun la Aŝrafija-moskeo

Taiz (arabe تعزّ, latinliterigo Taʿizz) estas urbo de Jemeno. Komence de januaro 2005, la urbo havis 615 467 loĝantojn. La urbo situas en la samnoma gubernio Taiz kaj estas ties ĉefurbo.

Geografio

La urbo Taiz situas en la montara parto de Jemeno en alteco de 1370 metroj super la marnivelo inter la urboj Adeno kaj Sanao, sed ankaŭ havas ligojn al la jemenaj havenoj ĉe la Ruĝa Maro, Al-Hudaida kaj Mokha.

Historio

Sub la regado de la egiptia dinastio Ajubidoj (1178-1228) kaj la turkmendevena dinastio Rasulidoj (1228-1454), la urbo estis unu el la ĉefurboj de Jemeno. Tiu fakto kaŭzis signifan nombron de historiaj konstruaĵoj. Ekzemplo estas la Aŝrafija-moskeo, konstruita en la epoko de la Rasulidoj. La berbera esplorvojaĝisto Ibn Battuta en la 14-a jarcento nomas la loĝlokon "floranta urbo".

En la 16-a jarcento la urbo plurfoje estis okupata fare de la armeo de la Otomana Imperio. Tiutempe en la urbo ankaŭ ekzistis grava islama edukejo. Sub la regado de la jemena reĝo Ahmad ibn Jahja (1948-1962) la urbo lastfoje iĝis reĝa rezidejo kaj nacia ĉefurbo de Norda Jemeno.

Ekonomio

La urbo estas la centro de jemena kultivo de kafo. Krome floras la produktado de teksaĵoj, la metio de tanado kaj la juvelarto.