Tajfuno Haj-kujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tajfuno Haj-kujo

Haj-kujo la 7-an de aŭgusto 2012, ĉe la orienta bordo de Ĉinio

Haj-kujo la 7-an de aŭgusto 2012,
ĉe la orienta bordo de Ĉinio
aperis la 1-an de aŭgusto 2012
malaperis la 11-an de aŭgusto 2012
plej rapidaj ventoj 120 km/h (75 mejloj/h)
plej malalta aerpremo 965 mbar (hPa); 28.5 inHg
homaj mortoj sume 105
damaĝoj ekvivalento de 2,09 miliardoj da usonaj dolaroj
landoj trafitaj  Japanio,  Filipinoj,  Tajvano,  Ĉinio

La tajfuno Haj-kujo estis la tria tropika uragano ene de semajno, kiu travis orientan Azion kaj precipe kontinentan Ĉinion en la unua duono de aŭgusto 2012. Ĝia internacia numerigo estas 1211, ĉar ĝi estis la 11-a tropika ŝtormo de la jaro 2013; la numerigo laŭ la Komuna Tajfun-Averta Centro, angle Joint Typhoon Warning Center (JTWC) en Pearl Harbor, Havajo estis 12W. La nomo Haj-kujo, angla latinliterigo Haikui, origine ĉine 海葵, havas la signifon "maranemono".

La uragano aperis en la Pacifika Oceano, sudoriente de Japanio, la 1-an de aŭgusto 2012 kaj moviĝis orienten al kontinenta Ĉinio ĝis la 11-a de aŭgusto 2012 (vidu la suban mapon).

vojo de la tajfuno