Tapaĉula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tapaĉula
urbo • loĝlokoj de Meksiko • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 30700–30799
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 217 550  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 14° 55′ N, 92° 16′ U (mapo)14.911071388889-92.26432Koordinatoj: 14° 55′ N, 92° 16′ U (mapo) [+]
Alto 176 m [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Tapaĉula (Chiapas)
Tapaĉula (Chiapas)
DEC
Tapaĉula
Tapaĉula
Situo de Tapaĉula

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tapachula [+]
vdr

Tapaĉula, Tapachula en hispanlingva literumado, estas urbo de Meksiko en la Regiono Sokonusko, en la Suda Marbordo de la ŝtato Chiapas, landlima kun Gvatemalo. Ĝi estas la dua urbo plej loĝata kaj grava de Chiapas. Limas norde kun Motozintla, oriente kun Cacahoatán, Tuxtla Chico, Frontera Hidalgo kaj Suchiate, sude kun la Pacifika Oceano kaj okcidente kun Huehuetán, Mazatán kaj Tuzantán.​[1]

Iama urbodomo.

Enl 2015 la urbo Tapaĉula havis, laŭ ciferoj de la oficiala statistika servo INEGI, 348 156 loĝantojn[1] kvankam, pro sia landlima statuso, oni supozas, ke ĝi enhavas similan kvanton de flosanta loĝantaro. La areo de la municipo estas de 93,615 ha je averaĝa altitudo de 171 msm.[2]​ Estas la urbo plej loĝata de Sokonusko kaj la dua plej grava en la ŝtato post nur la ĉefurbo: Tuxtla Gutiérrez, kaj enhavas ekonomion bazitan sur la brutobredado, agrikulturo, komunikvojoj kaj publikaj financoj.[3] La turismo ricevis konsiderindan helpon en ĵusaj epokoj, kaj estas unuarangaj hoteloj kaj aktuale la urbo ricevas la viziton de grandaj krozoŝipoj kiuj surbordiĝas al ties haveno, kies kresko ege pliiĝis. Aktuale la haveno Puerto Chiapas, kiu apartenas al la municipo de Tapachula, estas parto de la Specialaj Ekonomiaj Zonoj de la lando.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 SEIEG.[rompita ligilo] «Medio Geográfico de Tapachula». Konsultita la 11an de Majo 2009.
  2. Gobierno de Tapachula. «Monografía de Tapachula, ubicación y detalles geográficos». Arkivita el originalo la 2an de Novembro 2014. Konsultita la la 11an de Majo 2009.
  3. SEIEG. «Medio Geográfico de Tapachula».[rompita ligilo] Konsultita la 11an de Majo 2009.