Tariŝio[1] (hispaneTarija) estas departemento de Bolivio, en la sudo de la lando, ĉe la bordoj al Paragvajo kaj Argentino. Ĝi kovras areon de 37 623 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2001, en la departemento sume vivis 391 226 homoj - laŭ takso de la jaro 2010 intertempe estu pli ol 500 000. Administra centro de la departemento estas la samnoma urbo.