Teatro Magyar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teatro Magyar (Pest) [madjar peŝt] (Teatro Hungara) estas teatro en Budapeŝto, pli frue en Pest. Ĝi estas antaŭaĵo de Nacia Teatro (Budapeŝto), kaj pli precize la artikolo temas pri 2 teatroj.

Teatro Magyar en 1897
Teatro Magyar nuntempe

Historio

En la 1800-aj jaroj estis pretendo pri hungarlingva stabila (ne migra) teatroelején már. Oni konstruis ĝin inter 1835-1837 ekster la urbomuroj. La unua direktoro estis József Bajza (poeto). En 1840 la teatro prenis la nomon Nemzeti Színház [sInhÁz] (=Nacia Teatro). En 1848 dum la revolucio oni faris solenaĵon, kie partoprenis Mór Jókai. En 1897 pli nova teatrejo (Teatro Magyar) konstruiĝis en alia loko, kiu havis signifan rolon en teatra vivo de Budapeŝto. La fondinto estis Szidi Rákosi.

La konstruaĵo

La klasikisma konstruaĵo havis nur unu etaĝon, tial en 1875 oni konstruis pli novan etaĝon kaj ankaŭ aliajn partojn. Tie estis spektakloj ĝis 1908, post kelkaj jaroj la teatrejo plene malkonstruiĝis. La teatrejo pli nova (konstruita en 1897) plene trakonstruiĝis en 1914, poste en 1966, kie provizore, tamen longe (inter 1966-2000) funkciis la Nacia Teatro. Ĝi havas 996 sidlokojn. Post 2000 la teatro reprenis la nomon Teatro Magyar.

En la teatro aktoradis inter ili István Rozsos, Aladár Ihász, Juci Lábass, László Márkus, Sándor Hevesi.

Fontoj

  • Angla kaj hungara Vikipedioj
La origina teatro en 1837