Telegalerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Telegalerio
vdr

Telegalerio estas fakmuzeo pri telefonoj kaj telegrafoj en centra poŝta palaco de Pécs (peĉ).

Ĉe la enirejo marioneto staranta sur telefonpaliso akceptas la vizitanton. En la fono estas videblaj laboristaj iloj. Maldekstre estas telegrafoj, konsistaĵoj kaj du lignokestaj teleksoj. Dekstre telefonoj kaj telefoncentraloj viciĝas. Ili prezentas la evoluon de la komencaj jaroj.

Apartenas al Telegalerio malgranda spektaklejo en la funkcianta poŝto. Tie estas aparta angulo por la iamaj poŝtaj iloj. La preterirantoj ĵetas rigardojn al la objektoj kaj vidante ankaŭ la modernaĵojn la diferenco estas okulfrapa.