Temperaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Temperaturo estas fizika eco de materio, la bazo de la komunaj nocioj "varma" kaj "malvarma". Aĵo kun alta temperaturo sentiĝas varma, aĵo kun malalta temperaturo sentiĝas malvarma.

Temperaturo difiniĝas plurmaniere kiel la nivelo de terma agitado (kineta teorio de gasoj), aŭ laŭ la ekvilibro de termaj transferoj inter pluraj sistemoj, aŭ ankoraŭ per la entropio en termodinamiko.

Temperaturo de gaso rilatas al la averaĝa kineta energio de ĝiaj moviĝantaj molekuloj .
Temperatur-konvertaj formuloj
Konverti el la sistemo al la sistemo Formulo
kelvina celsia °C = K − 273,15
farenhejto celsia °C = (°F − 32) × 5/9
kelvina farenhejto °F = (K × 9/5) − 459,67
celsia farenhejto °F = (°C × 9/5) + 32
celsia kelvina K = °C + 273,15
farenhejto kelvina K = (°F + 459,67) × 5/9
rankina kelvina K = °Ra / 1,8
reomira kelvina K = °Ré × 1,25 + 273,15
kelvina rankina °Ra = K × 1,8
kelvina reomira °Ré = (K - 273,15) × 0,8

Mezurunuoj

Laŭ la internacia mezurunuaro, la oficiala unuo de temperaturo estas la kelvino.

Estas almenaŭ du kromaj komunuzaj skaloj por mezuri temperaturon, krom la kelvina (aŭ "absoluta"): la skaloj Celsia (aŭ "centgrada") kaj Farenhejta. Malpli ofte uzataj estas la skaloj Rankina kaj Reomira. Vidu Kelvino por tabelo pri kiel konverti la unuojn de la diversaj sistemoj. Ĉi tie listiĝas la difinoj de la unuoj:

Tabelo de la temperaturskaloj
Skalo Kelvina Celsia Farenhejta Rankina Delisla Neŭtona Reomira Remera
Unuo Kelvin Grado Celsius Grado Fahrenheit Grado Rankine Grado Delisle Grado Newton Grado Réaumur Grado Rømer
Signo K °C °F °Ra, °R °De, °D °N °Ré, °Re °Rø
unua fikspunkto F1 T0
= 0 K
Tfanda(H2O)
= 0 °C
Vintro en Gdansko*
= 0 °F
T0
= 0 °Ra
Tbola(H2O)
= 0 °De
Tfanda(H2O)
= 0 °N
Tfanda(H2O)
= 0 °Ré
Tfanda(H2O)
= 7,5 °Rø
dua fikspunkto F2 Ttriopa(H2O)
= 273,16 K
Tbola(H2O)
= 100 °C
Thoma*
= 100 °F
Tbola(H2O)
= 150 °De
Tbola(H2O)
= 33 °N
Tbola(H2O)
= 80 °Ré
Tbola(H2O)
= 60 °Rø
Skala intervalo (F2−F1) / 273,16 (F2−F1) / 100 (F2−F1) / 96 vidu farenhejta (F2−F1) / 150 (F2−F1) / 33 (F2−F1) / 80 (F2−F1) / 100
Inventinto William Thomson („William Thomson“) Anders Celsius Daniel Fahrenheit William Rankine Joseph Delisle Isaac Newton René Réaumur Ole Rømer
Kreiĝa jaro 1848 1742 1724 1859 1732 1700 1730 1701
Regiono tutmonda (SI-unuo) tutmonda Usono, Jamajko Usono Rusio (19.Jhd.) Okcidenta eŭropo ĝis la 19-a jarcento

* FAHRENHEIT uzis la plej malaltan temperaturon de la vintro 1708/1709 en Gdansko (−17,8 °C) kaj sian propran korptemperaturon (37,8 °C).

Kroma mezurunuo estas la temperaturo de Planck.

Mezuriloj

Ĉefe estas du grupoj de iloj por mezurado de temperaturo: nome kontaktaj kaj senkontaktaj.

En la grupo de kontaktaj troviĝas:

Termoparo

Ĝi uzas la efikon de Seebeck. Ĉi tiu efekto aperas, se du konduktaĵoj spertas temperaturan gradienton preter iliaj longoj.

Rezista Temperatura Detektilo (RTD)

Ĝi uzas la fizikan principon de la temperatura koeficiento de elektrika rezisto de metaloj. La ilo bezonas elektran kurenton por produkti tension trans la sensilo, kiun oni povas mezuri.

Likvaĵo en vitraj termometroj

Vitra tubo unuflanke kun ujo estas parte plenigita kun likvo. Kiam la temperaturo altiĝas, la likvo dilatiĝas. La longo de la fluido en la tubo estas mezuro por la temperaturo.

Dumetalaj termometroj

Ĝi uzas la fakton ke diversaj metaloj havas diversajn koeficientojn de dilatiĝo. Ligado de du metaloj donas metodon por ekzemple ŝalti elektran kontakton.

Vidu ankaŭ