Teodoro de Bry

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Teodoro de Bry

Teodoro DE BRY (naskiĝis en 1528 en Lieĝo; mortis la 27-an de marto 1598 en Frankfurto ĉe Majno, Germanio) estis desegnisto, gravuristo kaj eldonisto. Li famiĝis pro siaj priskriboj ilustritaj de la unuaj eŭropaj ekspedicioj en Ameriko, kiujn li publikigis en Frankfurto en la kolektaĵo nomata grandaj vojaĝoj.

Lia unua instruisto estis verŝajne lia patro, la juvelisto Tiri de Bry, la juna. Kial li forlasis Lieĝon por Strasburgo? Ŝajnas ke oni akuzis lin pri herezo kaj ekzilis lin post malposedigo de liaj havaĵoj. Oni supozas, ke li jam estis en Strasburgo en la jaro 1560. Strasburgo estis tiam riĉa protestanta urbo, kiu gajnis artan famon, pro akcepto de multaj personoj, inter ili juvelistoj kaj gravuristoj, fuĝintaj persekutojn. Teodoro fondis tie hejmon kaj edziĝis al Catherine Esslinger.

Li loĝis en Londono inter 1587 kaj 1588, antaŭ ol translokiĝi al Frankfurto. Li mortis tie en 1598, 70-jaraĝa.

Verkoj [redakti]

Li estas konata, kiel ankaŭ lia filo Johano Teodoro Debry (1561-1623), pro pluraj publikaĵoj , ĉefe la kolektaĵo de grandaj kaj malgrandaj vojaĝoj titolita Peregrinationes in Indiam orientalem et Indiam occidentalem, Frankfurto ĉe Majno, 1590-1634, in-fol., kun ilustraĵoj.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Teodoro de Bry: portreto, biografio, verkoj.
Ekstera ligilo    Artaj kolektoj de la universitato de Lieĝo
Ekstera ligilo    La lieĝa renesanco kaj la batalo kontraŭ la reformo
Ekstera ligilo    Teodoro de Bry kaj liaj « grandaj vojaĝoj » ilustritaj
Ekstera ligilo    Enhavo de la «grandaj vojaĝoj», de Teodoro de Bry. Eldonoj en la latina kaj la germana
Ekstera ligilo    La «Grandaj vojaĝoj» de Teodoro de Bry. Unuaj ekspedicioj al la nova mondo.
Ekstera ligilo    La kolonio de Roanoke en «Virginio» laŭ la «Grandaj vojaĝoj» de Teodoro de Bry.
Ekstera ligilo    Gravuroj de Teodoro de Bry
Ekstera ligilo    Akvareloj kaj gravuroj de Teodoro de Bry