Teofano-Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teofano-Kruco el la katedrala trezoro de Essen

La Teofano-Kruco estas unu el la kvar otidaj procesiokruco el la katedrala trezoro de Essen kaj apartenas al la plej gravaj oraĵistaj verkoj siatempaj. Ĝin donacis la abatino de Essen Teofano, kiu regis ekde 1039 ĝis 1058.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La baza formo estas latina kruco, muntita sur la kapeto de boteleto el egipta vitreca kvarco. La kruco estas 44,5 centimetrojn alta kaj 30 centimetrojn larĝa kaj havas kernon el cedroligno,[1] ambaŭflanke kaj ĉe la randoj tegita. Ĉe la flankaj randoj iam troviĝis enskribo surigita sur orumita arĝento, nun plejparte perdiĝinta, kiu indikis Teofanon kiel donacinton. El la fragmentoj almenaŭ parto estas sencoplene kompletigebla jena teksto: EDITA REGALE GENERE NOBILIS ABBATISSA THEOPHANU HOC SIGNUM DEDIT[2] („Ĉi tiun signon donacis la nobela abatino Teofano devenanta el reĝa gento“). La krucofinaĵojn, kies internaj randoj estas rondigitaj, finas transversaj rektangulaj trabetoj. Sur la kruciĝejo de la frontflanko troviĝas granda, ovala kvarco vitreca, malantaŭ kiu estas enfermitaj, envolvitaj en ruĝa veluro, ver-kruceroj kiel relikvoj. La kristalo estas surmetita sur ronda plato ornamita per perloj, gemoj kaj filigranoj, kiu superstaras la kruciĝejon kaj per tio formas plilarĝigon de la krucomezo. La kruco estas ornamita per du bendoj, kiuj laŭiras la randoj kaj estas ornamitaj alterne per emajloplatoj kaj enkadritaj gemoj sur filigrano de altkvalita farmaniero, mallarĝa mezostrio surmetita per filigranaĵoj estas libera de aliaj ornamaĵoj. Sur la transverstrabetoj estas aranĝitaj po du emajloplatetoj, ankaŭ ornamitaj per gemoj, perloj kaj filigranoj ambaŭflanke de gemo. La entute 18 emailoplatetoj estas enordigebla en tri grupojn: La unua grupo, konsistigata el la entute ok platetoj sur la transverstrabetoj bildigas stiligitajn bestojn kaj plantojn, kies naturaj modeloj nur povas deveni el okcidenta Azio.[3] La ses tabuletoj muntitaj sur krucotrabo kaj trunko tamen montras plektobendan skemon. La tria grupo, kiun konsistigas grupon el la kvar bildofacoj faritaj alterne el ĉela kaj kava emajloj prezentas skvamostrukturon. La dorsflanko estas tegita per orumita, gravurita kuproplato, kiu montras en rondmedalionoj mezloke la brustobildon de Kristo Reganto de la Universo samkiel je la krucofinaĵoj la evangeliistaj simboloj.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Per la fragmente konserviĝinta enskribo Teofano estas identigebla kiel donacinto de la kruco.[5] La donacado de la kruco estus pensebla kiel kontraŭa resp. kompletiga donacaĵo al la kruco kun la grandaj mallevaĵo-emajloj jam ekestinta sub la antaŭulo de Teofano, Matilda la 2-a.[5] Preciza datigo de la donacado fare de Teofano ene de ŝia abateco preskaŭ ne eblas, tamen estas sencodone supozi rilaton al la konsekrado de la kripto en la abatopreĝejo de Essen el 1051 aŭ eble al la konsekrado de la altaltaro en 1054.[6]

El la 18 emajlotabuletoj almenaŭ ok, verŝajne tamen eĉ 14 estas de bizanca deveno;[4] la kvar tabuletoj el la tria grupo ŝajnas esti fabrikitaj en la Sankta Romia Imperio.[3] Je la emajlaĵoj finfine temus pri pli malnovaj pecoj, kiujn la donacinto disponigis, simile al la gemoj, el sia persona posedaĵo trezora por la fabrikado de la kruco.[7] En la bizancaj eroj de la Teofano-Kruco eble estas rekonebla deveno el la otida heredaĵo.[8]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Humann: Die Kunstwerke der Münsterkirche zu Essen. Duseldorfo1904.
  • Klaus Gereon Beuckers: Die Ezzonen und ihre Stiftungen. Eine Untersuchung zur Stiftungstätigkeit im 11. Jahrhundert (= Kunstgeschichte. Vol. 42). Lit Verlag, Monastero/ Hamburgo 1993, ISBN 3-89473-953-3 (samtempe doktortezo Bonn 1993).
  • Alfred Pothmann: Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte. En: Herrschaft, Bildung und Gebet – Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen. Klartext Verlag, Essen 2000, ISBN 3-88474-907-2.
  • Klaus Gereon Beuckers, Ulrich Knapp: Farbiges Gold – Die ottonischen Kreuze in der Domschatzkammer Essen und ihre Emails. Katedrala Trezorejo je Essen 2006, ISBN 3-00-020039-8.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Beuckers klarigas en rim. 666 la eminentan gravecon de cedroligno en la mezepoko per tio, ke ĝi estis por la uzado de okcidenteŭropaj oraĵoj „tute nekutima“ kaj ke ĝi havis pro la ega malofteco en Okcidenteŭropo „preskaŭ relikvecan rangon“. Krom tio li vidas en la origino de la ligno, kiu supozeble devenas el la bizanca posedaĵo de imperiestrino Teofano kaj per-herede transiĝis al ŝi, en la mediteranea regiono, kaj supozas reuzadon aŭ akiraĵon celantan „pli malfruan prilaboriĝon“.
  2. Citaĵo laŭ Leonhard Küppers, Paul Mikat: Der Essener Münsterschatz. Fredebeul & Koenen, Essen 1966, p. 58.
  3. 3,0 3,1 Klaus Gereon Beuckers: Die Ezzonen und ihre Stiftungen. Eine Untersuchung zur Stiftungstätigkeit im 11. Jahrhundert. P. 91 rim. 669.
  4. 4,0 4,1 Klaus Gereon Beuckers: Die Ezzonen und ihre Stiftungen. Eine Untersuchung zur Stiftungstätigkeit im 11. Jahrhundert. P. 91 m. w. N.
  5. 5,0 5,1 Klaus Gereon Beuckers: Die Ezzonen und ihre Stiftungen. Eine Untersuchung zur Stiftungstätigkeit im 11. Jahrhundert. p. 94.
  6. Beuckers diskutas en rim. 671 la eblecon de kompletigo de la kolekto per kvara procesiokruco el 1051 okaze de la konsekrado de la kripto, en kiu troviĝis kvar altaroj, respektive kun rilato al la kvar anguloj de la altaltaro konsekrata en 1054, ĉe kiuj la krucoj supozeble estus starigataj dum la ceremonio. Finfine tamen li rezignas decidiĝon, ĉar por li datofiksado konsidere la treegan tempoproksimecon de la du konsekrodatoj ŝajnas neebla same kiel malmulte sencoplena.
  7. Klaus Gereon Beuckers: Die Ezzonen und ihre Stiftungen. Eine Untersuchung zur Stiftungstätigkeit im 11. Jahrhundert. P. 91.
  8. Klaus Gereon Beuckers: Die Ezzonen und ihre Stiftungen. Eine Untersuchung zur Stiftungstätigkeit im 11. Jahrhundert. P. 91, 94.