Teri Harangozó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teri Harangozó
Teri Harangozó
Teri Harangozó
Persona informo
Naskonomo Harangozó Terézia Mária Rózsa
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1943 (1943-08-08)
en Bátya
Morto 8-an de septembro 2015 (2015-09-08) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo malsano
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Teri Harangozó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Harangozó Teri estis hungara ŝlagrokantisto.

Memortabulo pri Teri Harangozó

Teri Harangozó[1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1943 en Bátya, ŝi mortis la 8-an de septembro 2015 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Teri Harangozó depost la maturiĝo translokiĝis al Budapeŝto, kie ŝi laboris kaj studis private kantadon. Ŝi debutis en 1965 en televizia kantokonkurso, en la sekva jaro ŝia sondisko jam furoris. En 1968 ŝi akiris permesilon (diplometon) pri kantisto. Ŝi estis sukcesa konstanta partoprenanto de tiutempe sukcesaj hungaraj televiziaj festivaloj, krome ŝi kantadis ankaŭ eksterlande sub pseŭdonimo Terry Black. Iom poste ŝi dikiĝis, ŝi faris nostalgiajn koncertojn, krome ŝi kantis historiajn popolkantojn kun liuto fare de Dániel Benkő. Ŝi ricevis premiojn inter 1968-2011. Ŝi edziniĝis dufoje kaj neniam naskis. Kun la dua edzo ŝi vivis en Usono 4 jarojn.

Elektitaj ŝlagroj[redakti | redakti fonton]

  • Minden ember boldog akar lenni (1966)
  • Mindenkinek van egy álma (1968)
  • Szeretném bejárni a földet (1969)
  • Sose fájjon a fejed (1969)
  • Chiquitita (1980)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]