Terminologia Esperanto-Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TEC
Terminologia Esperanto-Centro
emblemo
Emblemo sur la retpaĝo de TEC
organizaĵo
Komenco 1987 (UK en Varsovio)
Agareo

terminologio

Lingvoj

Esperanto

Retejo esperanto.net/tec
vdr

Terminologia Esperanto-Centro (TEC) estas grava instanco de esperanto, por unuecigi la terminojn uzatajn de ĉiuj fakuloj kaj personoj en Esperanto.

La Terminologia Esperanto-Centro de UEA disponas je retejo en Esperanto, por diskonigi informojn kaj novaĵojn, disponigi kursojn pri Terminologio al la publiko, kaj por antaŭenirigi ĉi tiun gravan flankon de la Internacia Lingvo, kiu estas la disvolviĝo respondeca kaj kontrolata de nia vortprovizo faka kaj teknika.

La retejo enhavas ne nur novaĵojn pri terminologio, sed ankaŭ informojn kaj raportojn pri terminologiaj kolokvoj kaj prelegoj tutmonde; biblioteka parto; recenzoj de la fakaj vortaroj en la Internacia Lingvo, kaj aliaj paĝoj.

Dum la jubilea Universala Kongreso en Varsovio, en 1987, TEC estis oficiale fondita.

La celo de TEC

La ĉefa celo de TEC estas disponigi al homoj vortarojn, terminarojn, glosarojn en Esperanto por kiel eble pli fakoj, en ĉiuj kampoj: teknikaj, sciencaj, komercaj, juraj ktp, per kunlaboro kaj kunordigo de terminologoj, institucioj, asocioj ktp, per aranĝo de kunvenoj, per ebla eldono de verkoj aŭ disdono tra interreto kaj ttt-ejoj.

Tion farante, TEC emas valorigi Esperanton ankaŭ per faka aplikado de la lingvo, ĉar ĉiu lingvo bezonas fakan lingvaĵon kaj literaturon, sed oni konstatas, ke ankoraŭ Esperanto ne havas merkaton por fakaj publikaĵoj.

Celante plenumi tiun vakon, TEC konsideras, ke la interreto estas ideala medio por fakaj aferoj en Esperanto, pro tio ke ĝi estas preskaŭ senpage disponebla por ĉiu interesato.


La servoj de TEC

TEC volas servi al la tuta homaro, esperantista aŭ ne, per:

  • fakaj vortaroj kaj glosaroj disponeblaj en la reto;
  • helpo en la kreado de fakvortaroj kaj unulingve kaj plurlingve;
  • diskutforumo inter la anoj de la skipo de TEC;
  • retejo facile atingebla, legebla kaj uzebla al ĉiuj personoj;
  • perado inter interesatoj kaj fakuloj, por ke ili trovu la plej taŭgajn terminojn por uzi en siaj fakoj;
  • artikoloj verkitaj de agnoskitaj fakuloj kaj scientistoj;
  • kolokvoj;
  • kursoj pri terminologio kaj tiurilataj aferoj per la reto;
  • ktp.

Trejnado pri terminologio

Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj TEC principe kaj finance subtenas trejnadon pri terminologio. Ĉiujare okazas unusemajna Somera Terminologia Trejnado aŭ en Vieno (Aŭstrio) aŭ en Kolonjo (Germanio). Jam tri Esperantistoj partoprenis la aranĝojn. Pli da informoj legeblas en la retejo de TEC.

Fakaj verkoj en Esperanto


El la historio de TEC

NOTO: Precipe tiu ĉi parto de la tuta artikolo estas stumpo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj