Tertius Zongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tertius Zongo, Ĉefministro de Burkino

Tertius ZONGO (n. la 18-an de majo 1957 en Koudougou, Supera Voltalando, hodiaŭ Burkino estas politikisto de la okcidentafrika ŝtato Burkino. Ekde la 4-a de junio 2007 li estas ĉefministro de la lando. [1]

Zongo studis ekonomion en Dakaro (Senegalo) kaj Nantes (Francio). Inter 1995 kaj 2000 li okupis diversajn ministrajn postenojn, inter aliaj la postenon de la financministro. Dum pluraj jaroj li reprezentis la landon ĉe la monda banko kaj ĉe la internacia monunua fonduso. Krome li estis ĝenerala sekretario de la burkina industria kaj komcerca ĉambro. En 2002 li komencis la diplomatan servon. Laste li estis ambasadoro en Usono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio de Tertius Zongo sur la oficiala retpaĝo de la ĉefministro